Renversu la Tutmondigon de la Agrikulturo kaj

Progresigu la Memprovizon kiel Respondo al la Rizkrizo

tradukita el la angla

Gazetara deklaro, 19 marto 2008

de Dro. Carol Pagaduan-Araullo, Prezidanto de Bayan

Ne estas sufiĉe kiam la Ministro de Agrikulturo, Arthur Yap kaj S-ino Arroyo asertas nin ke iu rizkrizo ne ekzistas. Sekvoriĉaj antaŭrimedoj estu aranĝotaj por asekuri la rizprovizigon de la lando mallonga- kaj longadaŭre.

Yap vere eraras kiam li alvokas la rapidnutraĵan komercon malpligrandigi la porciojn da rizo tiel ke oni forĵetas ĉiam malpli. La aĉetantoj jam dum jaroj plendas pri la ĉiam malpligrandiĝantaj porcioj da rizo. Krom tio la rapidnutraĵa komerco servas nur malgrandan parton de la popolado kaj nur en la urboj.

La registaro povas pli peni por alporti tujan trankviliĝon al la konsumantoj. Unue estas bezonata rompigi la kartelon de la grandaj rizo negocistoj, kiuj akaparas provizon kaj pliigas la prezojn. Por la malriĉaj, kiuj ne plu povas pagi la ĉefan nutraĵon de Filipinoj, fidinda subvencio programo devus esti efektivigita por antaŭigi amasan malsaton.

Nek estas pliigi rizo importaĵon la respondo je la minaca alproksimiĝanta nesufiĉo. La Nacia Manĝaĵo Aŭtoritato (NFA) sciigis mardon ke ĝi estas importanta 335.000 da tunojn da rizo por ekvilibrigi la atendatan nesufiĉon je hejmaj produktoj. Ĉi tiu aproksimanto estas nesubtenebla kaj sekve nefidinda eĉ laŭ mezlongtempa perspektivo, por ne paroli pri la longtempa perspektivo.

La mallarĝa tutmonda provizo kaj ekstreme altaj prezoj necertigas ĉu la tradiciaj liverantoj povas daŭrigi liveri rizon kiel antaŭe. Vjetnamio, ekzemple, malakceptis la peton de Arroyo provizi 1,5 milionojn tunojn de rizo. Vjetnamio diris, ke ĝi nur povas garantii unu miliono tuno por sekurigi sian propran rizon provizon.

Nur sana agrara politiko kiu antaŭenigas kaj protektas hejman manĝaĵoproduktadon povas certigi la haveblecon de manĝaĵo ĉe malaltekostaj prezoj por ordinaraj konsumantoj. Ĉi tiu, laŭvice, bezonas veran agraran reformprogramon sen arlekenaĵo kaj fidindan subtenprogramon por kamparanoj, terlaboristoj kaj sendependaj kultivistoj kaj iliaj familioj. Bedaŭrinde, tielaj bazaj principoj pri nutraĵa sekureco estas severe malfortigitaj de novliberalisma tutmondiĝa politiko de pasintaj kaj prezentaj registaroj.

La nuntaga sensekureco de la rizprovizo estas la rezulto de multjara agrikultura restrukturo por avancigi la lokan bienan produktadon sur la monda merkato. Pro tio la enlanda nutraĵproduktado malpligrandiĝis kaj estas anstataŭiĝita de la produktado de “altvaloraj” komercaj kultivaĵoj por eksporti eksterlanden. Ĉi tiu ŝanĝiĝo estas plirapidiĝita ekde la frenezeco de komercliberaligo de la 1990-aj jaroj, kaj estis emfazita de nia membriĝo en la Monda Organizo pri Komerco (WTO=MOK) en 1995.

Terutiligo kaj -kultivaĵo draste reduktis la kapaciton de la manĝaĵo produktado. La lasta inventarado de la agrikulturo montras ke inter 1991 kaj 2002 la biena loko por kulturigi rizon malpligrandiĝis per 86.606 hektaroj. Maizo, kiu kiel rizo ankaŭ estas ĉefa rikoltaĵo, vidis ĝian bienan lokon malpligrandiĝi per 298.064 hektaroj. Pro tio, la lando nun devas fidi eksterlandajn liverantojn por nutri la lokan popolon.

De ĉiujara saldo de $667,5 milionoj en la manĝaĵa komerco de 1980 al 1994, ni registris ĉiujaran deficiton de $724,6 milionoj de 1995 al 2006. Sub la administrado de Arroyo ni restis je ĉiujara deficito de $719,7 milionoj.

La neceso de inversigo de la novliberalisma tutmondiĝo en la agrikulturo estas emfazata de la faktoroj malantaŭ la tutmonda riza krizo. Klimata ŝanĝiĝo, petrola krizo, usona regreso, kaj la rapida moviĝo de fosiliaj bruligaĵoj al biobruligaĵoj malplialtigis la prezojn de rizo kaj malpligrandigis la provizojn. Ĉi tiuj estas kompleksaj tutmondaj fenomenoj kiuj ne estos solvitaj en kelkaj jaroj.

Pro tio estas bezonate plibonigi hejman memsufiĉecon kaj sindependecon en manĝaĵo produktado por certigi nutraĵan sekurecon kaj protekti la nacian intereson. #