Time, 9a de junio 2008 tradukita el la angla

La Filipinaj Malaperitaj Disidentoj

de Peter Ritter / Manilo

 La 28-an de aprilo 2007 Jonas Burgos estis lunĉanta en Ever Gotesco, butika centro en Manilo. Je ĉirkaŭ la 13:20a horo kvar viroj envenis kaj staris apud lia tablo. Ili parolis kviete kun li dum proksimume 20 minutoj. Tiam la viroj komencis peli lin al la elirejo de la centro. “Mi estas nur agitanto,” servistino aŭdis krii Burgos. Iu de la gardo de la butika centro alproksimiĝis. Laŭ la gardisto poste atestus, la viroj avertis lin ke ili estas policanoj. Ili pelis Burgos eksteren kaj puŝis lin en kaŝtanbrunan Toyoton. Kiam la aŭto malaperis en la trafiko la gardisto ĝuste povis noti la numeron.

La familio de Burgos tuj faris al si zorgojn tiun vesperon kiam li ne aperis por familia festeto. Lia patrino, Edita, provis telefoni al li, sed kiam li respondis li sonis senobtuzigita, kvazaŭ li estis drogiĝita. Kiam poste ŝi ree telefonis, lia telefonilo estis elŝaltita. Post du tagoj Edita kunvokis gazetaran konferencon por ekhavi helpon en serĉi ŝian filon. Envenis kelkaj sugestoj. Iu sugestdonanto, kiu estus antaŭa oficisto de la militista spionservo, diris ke Jonas Burgos estis arestita de la filipina militistaro. “Mi ne plu povis dormi,” memoras Edita Burgos. “Mi imagis min ĉiajn koŝmarajn scenojn.”

Estas danĝeraj tempoj por filipinaj agitantoj. Polica unueco ŝarĝita kun la ekzameno al politikaj murdoj, anoncis ke depost 2001 kiam prezidento Gloria Macapagal Arroyo prezidentiĝis 141 agitantoj estis mortiĝitaj. Ĉiuj kazoj escepte kelkaj restis nesolvitaj. Karapatan, filipina homrajta organizo mencias multe pli sangan nombron: 902 sindikatgvidantoj, ĵurnalistoj, sacerdotoj kaj farmistgvidantoj. Ankaŭ dekoj da agitantoj malaperis. En junio 2006, preskaŭ 10 monatoj antaŭ Jonas Burgos estis homrabita, du junaj laborantinoj de la filipina universitato en Bulacan estis sub minaco de pafilo homrabitaj.

La filipina registaro promesis plibonigi la homrajtan situacion. Sed tamen la plejparto de ĉi tiuj homraboj restas nesolvitaj, kontraŭitaj pro obstineco de la militistaro aŭ stultaĵo de la polico. En iu raporto de marto de la usona ministerio de eksterlandaj aferoj oni anoncis ke la “juĝa senaktiveco rilate al la plejparto de la malaparoj kontribuis al etoso de senpuneco kaj subfosis la fidon en la konstitucia sistemo,” Dum sensacia duonjara ekzameno de la apelacia tribunalo de la Filipinoj atestantoj kaj militista dungaro donis delogajn enrigardojn en la mallumon kiu envolvas la senhontecan homrabon de Jonas Burgos. Sed tamen, kiam la antaŭan semajnon venis la verdikto, Edita Burgos tute ne pli proksimiĝis al la vero pri sia filo, kiu kunportis lin kaj kial. Sed tio ne surprizas neniun. Kiel la kazo de Jonas Burgos montras, la familioj de la malaperitaj homoj plejofte ne atendas trovi konsolon aŭ justecon en la filipinaj juĝejoj.

Spiralo de violento

La sperto instruis al Edita Burgos timi la plej malbonon. Dum la militista diktatoro de Ferdinand Markos ŝia edzo Jose starigis popularan rezistĵurnalon. La oficejoj de la gazeto regule estis surprizatakitaj kaj Jose devis kaŝi sin dum du jaroj. Jonas kaj liaj gefratoj estis ege influitaj de la maldekstra politiko de siaj gepatroj kaj ofte ili faris fotojn aŭ raportojn pri kunvenoj por sia patro. La familio ankaŭ estis tre katolika. Post sia edzo mortis en 2003, Edita Burgos fariĝis karmelana laika monaĥino. Iom da tempo Jonas konsideris fariĝi sacerdoto, sed anstataŭ tio li ekstudis agrikulturon kaj specialigis sin en organa terkulturo. Post la familio transloĝis de Manilo al farmejo en Bulacan provinco, Jonas sin adaptis tute al la kampara vivo. “Li vestiĝis kiel kampulo,” diras Edita. “Li estis kiel ili en sia konduto, pro tio li ekhavis kontakton kun ili. Li havis bonan interrilaton kun la homoj.”

En Bulacan Burgos eklaboris kun kampulagitanta grupo. Li instruis al la kampuloj organajn teknikojn kaj donis politikajn lecionojn. La registaro akuzis la grupon pri simpatiigi kun la Nova Popolarmeo (NPA), komunista ribelanta movado kiu jam dum pli ol tridek jaroj operacias en la malriĉiĝintaj postregionoj. Sed la gvidanto de la kamparana grupo, Josef Canlas, diras ke nek li, nek Burgos, nek iu de la grupo havas ian rilaton kun la ribelantoj. Burgos certe havis maldekstrajn simpatiojn. Tamen eĉ lia familio ne estas certa ĉu li estas nur oportunisto aŭ aktiva NPA-ano. Laŭ lia patrino li malaperis dum kelkaj semajnoj en la montejon de tempo al tempo. Li estus rakontinta al ŝi ke li venis por viziti kamparulojn en izolitaj vilaĝoj; ŝi suspektis lin ke li renkontis ribelantojn en ilia reduto.

La filipina polico kaj militistaro dum longa tempo akuzis la elpurigadojn ene de la komunista insurgenta movado pri la murdoj kaj homraboj. La NPA havas historion de perforta reciproka batalo: en 2003 antaŭa ribelantgvidanto estis paffaligita kiam li estis manĝanta en iu restoracio en Manilo. Sed internaciaj kaj filipinaj homrajtaj gardohundoj asertas ke la militistaro estas responda pri multaj el la murdoj kaj malaperoj. Laŭ Ruth Cervantes, proparolantino de Karapatan, la perforto kulminiĝis kiam la registaro faris novan atakon je la NPA. En neniiga raporto en 2007 Filip Alston, speciala raportanto por la UN, skribis ke la militistaro “troviĝas en stato de neado, kiam traktas pri la multaj eksterjuĝaj ekzekutoj en kiuj soldatoj estas envolvitaj. La antaŭan jaron Usono unuafoje oferis parton de sia militista helpo sur la filipina kontinento por plibonigi la homrajtojn en la lando. La internacia malaprobo estis fonto de embaraso por la arroya registaro kiu jam ŝanceliĝis pro akuzoj pri fraŭdo kun voĉdonado kaj korupto. Kaj la registaro faris aranĝojn por energie ekzameni la murdojn, kiel la partopreno en nacia supra konferenco en julio pri eksterjuĝaj ekzekutoj kaj devigitaj malaperoj. Dum tiu supra konferenco la ĉeftribunalo anoncis novan remedion por viktimoj de registara perforto. La ‘writ of amparo’ (hispana: protekto), transprenita kaj adaptigita de el latinida-amerikaj juraj sistemoj, teorie malpermesas ĉiun neadon de la registaro kiam traktas pri militistoj kiujn oni suspektas pri homrabo de agitantoj. Ĝis nun ĉi tiu nova leĝo estas provizora sukceso, laŭ Neri Colmenares, homrajta advokato, kiu pli ol dek familiojn de homrabitaj agitantoj reprezentis. En unu kazo, en kiu du kamparanoj asertis ke ili estis malliberigitaj dum 18 monatoj en diversaj armeaj bazoj kaj estis turmentitaj - kiel la vipado kun pikildrato kaj bano en propra urino - la filipina kurtemo konsentis pri la kulpo de la militistaro kaj pri la malsukceso de la militistaj ekzamenantoj kiuj nesufiĉe ekzamenis la plendon. Sed multaj aliaj kazoj en kiuj militistoj estas suspektindaj pro engaĝiteco en malaperoj, produktis nenion.

Senelireja ekzameno

La homrabo de Burgos estis frontpaĝa novaĵo en Filipinoj, parte pro la konateco de lia familio dum la Markosa periodo. Arroyo mem telefonis al Edita Burgos, por aserti ŝin ke la polico ĝisfunde ekzamenos la kazon. Sed jam ekde la komenco la ekzameno ŝajnis grumblanta. Unu semajno post la homrabo la polico rakontis al la patrino de Jonas, ke ili trovis kadavron kiu similas Jonas. La viro estis ŝnurligita, strangolita, dufoje pafita en la cerbujo kaj forĵetita en dezertan lokon je bordero de kampa vojo. Edita Burgos persistis, ke ĉi tiu ne estis sia filo. Kiel parto de la ekzameno la polico ankaŭ trovis la numerplaton de la Toyota kiu estis uzita de la homrabantoj. Ili malkovris ke la numero origine apartenis al veturilo en Bulacan. En julio 2006 la proprietulo de tiu veturilo estis kontraŭrajte registrinta tiun kaj la veturilo estis konfiskita de la 56a bataliono de infanterio, kiu lokas en Bulacan. Ekzameno pri la dua aŭto kiu estis uzita de la homrabantoj gvidis al ĉefa oficiro. Post tiam la konfiskita aŭto - kun la numerplato - troviĝis sur armea bazo. La numerplato ŝajnis montri engaĝitecon en la homrabo de la militistaro. “Ĉi tio estas esenca informado kiu kombinas la militistaron kun la kazo,” diras Purificacion C. Valera Quisumbing, dum tempo de la homrabo prezidanto de la Filipina Komisio por la Homaj Rajtoj. “Ni ne diras ke ili faris la homrabon. Ni nur diras, ke ekzistas esenca rilato.”

La militistaro faris propran internan ekzamenon pri la numerplato. Estas vere ke la raporto komisiis riproĉadmoni tri oficistojn de la bataliono pro tio ke ili perdis la sporojn de la numerplato, sed ĝi ne kontenas eksplikon kiamaniere la numerplato venis sur la aŭto kiun oni uzis por la homrabo de Burgos. Oni nur sugestis ke iu volus malkreditigi la militistaron kaj estus enpenetrinta la bazon kaj ŝtelis ĝin. En julio altranga ŝtata prokuroro anoncis ke li estas ekzamenonta ses armeoficirojn pri la kazo de la homrabo de Burgos. Li tuj estis forigita de la kazo. La pli altrangaj armeaj oficiroj donis sian propran eksplikon pri la homrabo. En letero al la homrajta komisio generalo Hermogenes Esperon (je la tempo de la homrabo ĉefo de la AFP = la Militistaro de Filipinoj) sugestis ke Jonas Burgos fakte estas grava ribelulo, kiu operacias sub la militnomo Ka Ramon. En augusto 2008, kvar monatoj post la malapero de Burgos, la polico prezentis tri novajn atestantojn: antaŭaj NPA-ribelantoj, kiuj diris ke ili estis vidintaj la forkaptadon de Burgos. La eksribelantoj asertis, ke Burgos estis membro de NPA kaj estis kaptita de siaj propraj kamaradoj dum kverelo pri mono.

Generalo Esperon, kiu lastmonate estis pensionata, ripetfoje malakceptis demandojn por ekzameno. Militista proparolanto, subkolonelo Bartolome Bacarro diris, ke la militistaro ne estas engaĝitita. “Ni kiel organizo maljesas kategorie ĉiun engaĝitecon en la homrabo de Sro Jonas Burgos,” diris Bacarro. “Povus esti ke iuj AFP-anoj estas envolvitaj en tiu kazo. Se tio estas vere, ili devas esti persekutataj. Sed ne estas politiko de la AFP sin okupi pri tiaj agadoj.” Bacarro ankaŭ diris, ke li ne kredas ke la militistoj esplordemandis Burgos dum lia homrabo. Sed konfidenca militista memoriga noto de majo 2007 metas Burgos en la “order of battle” de la armeo - listo de NPA-ribelantoj, kiuj devas esti arestotaj aŭ eliminotaj. Malantaŭ la nomo de Burgos staras la vorto: “neŭtraligita”. La memoriga noto surhavas la nomon de la ĉefa oficiro de la spionservo de la 56a infanteria bataliono, sed ne estas subsignita. Bacarro ne volas konfirmi la aŭtentikecon de la dokumento. “Ĝi estas parto de la ekzameno, do ni atendas la deklaron de la kortumo,” li diras.

Ĝis nun la filipinaj kortumoj ne povis eklumigi la mallumon ĉirkaŭ la homrabo de Burgos. Kiel parto de ‘amparo’-plendo prezentita de Edita Burgos, nombro da oficiroj atestis; ĉiuj maljesis ĉiun militistan interrilaton pri la homrabo. Burgos daŭrigas emfazi ke la militistaro estas kulpa pri la homrabo de sia filo. Se li ankoraŭ vivas, li devas esti liberigita, se li estas morta, ŝi volas scii kie lia korpo estas kremaciita.

Pasintan marton la familio de Jonas festis lian pretenditan 38a naskiĝtagon en la karmelana monaĥejo en kiu Edita Burgos laboras. Ŝi sidis sur sunplena korto malantaŭ netuŝita ĉokolada kuko, kiam alvenis procesio de tristegaj mezaĝaj virinoj. Estis patrinoj de aliaj agitantoj kiuj estis malaperitaj. Kiam la virinoj estis for, Burgos diris: “Ĉi tiu ne nur traktas pri Jonas. Ili murdas la futurajn gvidantojn de nia lando. Se oni murdas tiajn homojn, kiu restas?”#