Daŭrigu la Batalon por Justeco kaj Paco en Filipinoj!
Subtenu la reziston de la filipina popolo kontraŭ la sur Usono apoganta reĝimo de Arroyo!

(Komunikaĵo sur la unua datreveno de la Permanenta Popola Tribunalo -Dua Sesio por Filipinoj-)

tradukita el la angla

Pasintjare de marto 21-25, tre grava evento estis tenita en La Hago, Nederlando. La sendependa kaj prestiĝa Permanenta Popola Tribunalo kunvenigis duan sesion por la Filipinoj. La unua sesio por Filipinoj estis tenita en 1980 en Antwerpo, Belgio, kaj provis kaj juĝis kulpa la Markos-diktaturon pro krimoj kontraŭ la Filipina- kaj Bangsa Moro popoloj.

Ĉifoje, la PPT dua sesio en Filipinoj konsistis el sep eminentaj ĵurantoj, ekzamenis la akuzojn registrintaj de homoj kaj homrajtoj organizoj en la Filipinoj, kaj provis kaj juĝis kulpa kaj la Arroya kaj la Busha registaroj pro la “malobservoj de la rajtoj de la filipinaj homoj” tio, ke egalas “krimojn kontraŭ humaneco”.

La signifo de la dua sesio en Filipinoj de la PPT estas tio, ke ĝi reliefigis ne nur la subpremon kontraŭ la filipinaj homoj, sed ankaŭ la homan persistemon daŭrigi ilian reziston kaj la ŝtalan neŝanceleblecon por atingi veran nacian liberecon, demokration, justecon kaj pacon en la Filipinoj.

Filipinanoj, kaj en Filipinoj kaj eksterlande, atente sekvis la diskutojn de la PPT kaj bonvenigis la verdikton kiel plian pravigon kaj stimulilon por sia justa rezisto kaj patriotismo.

Efektive, dum la prelego de la verdikto en La Hago, la supozita establejo de la internacia juro, senprecedenca nombro de filipinanoj ĉeestis kaj montris sian ĝojon pri la rezultato per tondra aplaŭdo. Ĉi tiuj filipinoj reprezentis la pli ol 8 milionoj da devigite forpelitaj el la Filipinoj pro politikaj kaj ekonomiaj krizoj por serĉi rifuĝon kaj laborpostenon eksterlande.

Metita en historia kunteksto, la venko de la filipina popolo en la PPT fariĝis parton de la sinsekvo de venkoj atingitaj ekde la rezisto kontraŭ la hispana koloniismo, kiu rezultiĝis en la 1896an Filipinan Revolucion kaj plidaŭras ĝis hodiaŭ, kiam ordinaraj filipinanoj manifestacias en la stratoj en Manilo samkiel en multaj aliaj urbegoj eksterlandaj por kriegi “elpelu” al la filipina marionetreĝimo kaj ĝia eksterlanda marionetgvidanto.

Estas grave atentigi ankaŭ pri la fakto ke la justa rezisto de la filipinaj homoj instigas la solidarecon de multaj aliaj popoloj tutmonde, inkluzive de la nederlandaj homoj. Ĉi tiu solidareco reflektas la profundan respekton kaj admiron por la longa kaj peniga lukto de la filipina popolo, kiu ankaŭ fariĝis inspiron por aliaj popoloj okupiĝantaj pri nacia kaj socia liberigo.

Tamen, malgraŭ la ĝusteco de la rezisto kaj la potenco de la solidareco, diversaj eŭropaj registaroj, inkluzive la nederlanda registaro, helpis kaj asistis la kriman reĝimon en Filipinoj. Precipe la nederlanda registaro publike deklaris ke siaj komercaj koncernoj en Filipinoj kiuj ekspluatas kaj prirabas la homajn kaj naturajn riĉaĵojn de la lando estas pli grava ol respekti kaj konfirmi la homajn rajtojn de la filipinanoj. La nederlanda registaro sin kondutas kiel obeema sklavo de Usono kaj daŭrigas turmenti filipinajn progresemulojn kiuj loĝas en Nederlando. La registaro konfiskis ĉiujn materialojn rilate al la PPT -dua sesio en Filipinoj- kaj ĝis nun ankoraŭ rifuzis redoni ĉi tiujn materialojn; la ebleco ekzistas, ke ĉi tiuj materialoj povus esti uzataj de la krima reĝimo en la Filipinoj.

La PPT ĵurantoj kondamnas ĉi tiun aŭdacan agadon de la nederlanda registaro kiel “senhonta”, dum multaj nederlandaj grupoj kaj individuoj priparolis la ĝenadon de filipinaj progresemuloj loĝantaj en Nederlando kiel simpla politika turmentado, kiu estas kontraŭa al la liberala kaj humaneca tradicioj pro kiuj la nederlandaj homoj kutimiĝis esti konataj.

Je la unua datreveno de la historia verdikto de la PPT -dua sesio en Filipinoj- kie oni deklaris ke la Arroya kaj Busha registaroj estas kulpaj pri krimoj kontraŭ la humaneco - ni alvokas la amikojn de la filipina popolo al firmigi ilian solidarecon kun nia justa rezisto kaj lukto.

Kiel konkludo, ni opinias, ke ĝi ne nur estas konvena sed ankaŭ politike urĝa citi la finan alineon de la verdikto de la PPT -dua sesio en Filipinoj-:

“Kiel ĵurantoj de la Permanenta Popola Tribunalo kaj kiel anoj de la pli granda homa familio, ni rekonas ke la drameca situacio de plimalboniĝantaj homaj rajtoj en la Filipinoj estas la prirespondeco de ni ĉiuj, kaj ne nur de tiuj, kiuj luktas por siaj rajtoj en tiu lando. Ni devontigas nin plifortigi niajn penojn por venki tiujn potencojn, kiuj, sub la preteksto de la tielnomata “milito kontraŭ terorismo” kaj sub la mantelo de “merkata tutmondiĝo”, forprenas al la marĝenigataj popoloj ĉiun eblecon vivi en justeco, digno kaj paco.”

MIGRANTE Eŭropo Amsterdamo, Nederlando

24 Marto 2008