Plua esploro de la kazo de Sison estas atako sur la NDFP kaj la Pacprocezo

de Louis Jalandoni,
Prezidanto de la intertraktanta delegacio de la Nacia Demokrata Fronto de Filipinoj

Gazetara komunikaĵo, 21a Januaro 2008

tradukita el la angla

La nederlanda prokuroro S-ino J.S. de Vries asertas ke juĝisto-komisario S-ino C.M. Derijks faris ege gravan malĝustaĵon per publikigi la ‘antaŭtempan fermiĝon de la prepara esploro’ al la falsa kaj politike motivigita akuzo de prof-o Jose Maria Sison pri provokinta la murdoj de la militistaroj Romulo Kintanar kaj Arturo Tabara.

La aserto de la prokuroro ne povas esti pli fora de la vero. La juĝisto-komisario surbazigis sian decidon de 21a Novembro 2007, fermigi la preparan esploron, surbaze de la decido de 13a Septembro 2007 fare de la Distrikta Tribunalo en Hago, kiu indikis la mankon de pruvo kontraŭ prof-o Sison, kaj de la decido fare de la Tribunalo de Apelacio je la 3a de Oktobro 2007, kiu konformis la verdikton de la tribunalo ke primafacie ne ekzistas sufiĉe da indicoj kaj plue opiniis ke la akuzaĵo havas politikan kuntekston kiu dubindigas la fidindecon de la atestantoj, kaj la eblecojn de prof-o Sison kaj liaj advokatoj kontraŭekzameni la atestantojn sub la aktualaj cirkonstancoj de ekstrema rompado de homrajtoj en Filipinoj.

La juĝisto-komisario donis abundan kaj ripetan okazon al prokuroro De Vries por doni ĝisfundajn kialojn rebati la du supre menciitajn tribunalajn decidojn. Sed la prokuroro ne tion faris. La du tribunalaj decidoj kaj la malsukceso de la prokuroro provizi ĝisfundajn kialojn, konsistigis por la juĝisto-komisario validan bazon fermigi la preparan esploron. La prokuroro mensogas, kiam ŝi diras ke la prepara esploro povas pluiri, pro tio ke la juĝisto-komisario faris eraron. Estas ankaŭ anomalie ke prokuroro publike sin metas super la juĝisto-komisario.

La prokuroro volas ĉiariske pere de persekutada procedo subpremi kaj malestimigi prof-on Sison. Ŝi minacas mizerigi la vivon de prof-o Sison ne nur per falsaj akuzoj pri provoki la murdo de Kintanar kaj Tabara, sed ankaŭ per aliaj akuzoj pri ebla vastigo de kriminalaj akuzaĵoj sub diversaj leĝoj kontraŭ li kaj aliuloj.

Sed la prokuroro estas ŝajne ludanta rolon aŭ faranta malpuran politikan laborpostenon asignita de potencaj fortoj kiel la nederlanda kaj aliaj registaroj por tormenti kaj detrui prof-on Sison kaj ankaŭ la eksterlandan reprezentadon de la NDFP, precipe la NDFP Intertraktanta Delegacio de kiu mi estas la prezidanto. Oni kontinuas trudi moralan kaj materialan difekton rekte al prof-o Sison kaj multaj aliuloj kaj entoj kies dokumentoj, diĝitaj dosieroj, bankaj kontoj kaj aliaj materialoj estis konfiskitaj de la polico dum la aresto de prof-o Sison je la 28a de Aŭgusto 2007.

La NDFP kaj la Filipina Popolo estas grave ofenditaj de la maljustaĵoj faritaj al prof-o Sison kaj aliaj Filipinanoj en Nederlando. Ili estas koleriĝitaj ke aĵo neniam antaŭe farita al nacia movado de liberiĝo kiel la Afrika Nacia Kongreso (ANC) kaj la Palestino Liberigo Organizado (PLO) estas farita al la NDFP. La nederlanda registaro estas uzita, ĉu intence ĉu senscie de la Vaŝingtona kaj Manila registaroj por sorĉigi kaj propagandi la iluzion ke la filipinaj komunistoj estas mortigantaj iun la alian, linio de trompo, uzata de la registaro de Arroyo por pravigi la eksterjuĝajn mortigojn, homrabojn kaj aliajn rompojn de homrajtoj. Ĉi tiu trompa linio estas malkovrita de la raportoj de UN Speciala Referisto prof-o Philip Alston, Amnestio Internacia, la Monda Konsilio de Eklezioj, ‘Human Rights Watch’ kaj aliaj respektindaj institucioj.

La falsaj kaj politike instigitaj akuzoj pri provokinta la murdo de Kintanar kaj Tabara eble estas ĝuste paŝa ŝtono al la akuzo pri militkrimoj aŭ krimoj kontraŭ humaneco aŭ krimo de terorismo. La malica politika intenco de la registaroj de Usono, Nederlando kaj Manilo povus esti stigmatigantaj kaj detruantaj prof-on Sison kaj la NDFP-an Intertraktanta Delegacio kaj premi la NDFP kapitulacion al la Manila registaro. Sed la plano de ĉi tiuj potencaj fortoj povus nur konduki al la tuta detruo de la interpacigaj diskutoj inter la NDFP kaj la registaro de Manilo kaj al la intensigo de la interna milito en Filipinoj.

Estas indikoj ke la nederlanda prokuroro intencas vastigi la akuzon pri provokanta murdo al akuzo pri militkrimoj por eviti la rigoran regulon de indicoj de rekta kaj propra respondeco kaj elmigri al regulo de komanda respondeco. Se ĉi tiu okaziĝos la nederlanda prokuroro preskaŭ rekonas la ekziston de interna milito en Filipinoj, kaj akuzas prof-on Sison de esti gvidanto de batalema forto sub internacia juro.

Sed estas tute ridinde kiam la nederlanda prokuroro estus akuzanta prof-on Sison de komanda respondeco por militkrimoj sub la internacia juro. En 1986 li malliberiĝis post ĉirkaŭ dek jaroj de faŝisma malliberigo kaj samtempe li estis liberigita de la akuzo pri ribelo kaj subfosado. Ekde tiam li estis eksterlande dum pli ol 20 jaroj, ĉiam turmentita de falsaj akuzoj, inventitaj de la registaro en Manilo, sed neniam li estis juĝita kulpa en iu tribunalo. Estas akra kazo de paradokso se Gloria M. Arroyo restas senpuna, malgraŭ la ekstrema kaj sistemaj malobservoj de homaj rajtoj en Filipinoj, kaj prof-o Sison estas malliberigita en Nederlando.

La politiko de novliberalisma tutmondiĝo kaj la ‘war on terror’ (=milito kontraŭ teroro) sub la aŭspicioj de Usono, ebligas al Usono kaj ĝiaj favoraj aliaj registaroj senpune ofendi, difekti aŭ detrui ĉiun individuon kaj ĉiun organizaĵon, kiu batalas por nacia liberigo kaj demokratio. La filipina popolo kaj la tutmonda popolaro devu esti singardaj kaj decideme kaj bataleme sin turni kontraŭ la akumulataj atakoj de la imperialistoj kaj iliaj pupetoj kontraŭ prof-o Jose Maria Sison kaj la pacintertraktanta delegacio de la NDFP.###

— Defendsison