“Kiel ĉi tio povis okazi en Nederlando?!”

Internaciaj Juristoj Kritikas la Nederlandan Registaron pro la Konfiskado de Tribunalaj Dokumentoj

tradukita el la nederlanda

Amsterdam, 5-an de novembro 2007

“La nederlanda registaro devus honti,” tiele emfazis Mr. Øystein Tveter, antaŭa norvega ambasadoro kaj unu el la ĵurianoj dum la Permanenta Popola Tribunalo (PPT) Dua Asizo por Filipinoj, kiu okazis en marto ĉi tiun jaron en Hago.

Mr. Tveter celis al la 28a de aŭgusto kiam la Nederlanda polico arestis la filipinan politikfuĝanton prof-on Jose Maria Sison kaj samtempe invadis la oficejon de la Nacia Demokrata Fronto (NDFP) kaj ses loĝejojn de filipinaj politikfuĝantoj en Nederlando. Laŭ komisio de la nederlandaj akuzantoj la polico kunportis grandajn kvantojn da informo kaj dokumentoj, inklusive materialoj kiuj apartenis al la Tribunalo.

“La ĵurianoj de PPT neniam estus kapablaj antaŭvidi ke ili devus respondigi ankaŭ la nederlandan registaron pro turmentado (de filipinaj aktivuloj) kaj rompo de homrajtoj (de la filipina popolo)” laŭ Tveter.

Tveter ĉeestis je la 30-an de novembro en Amsterdam la lanĉadon de la libro “Repression and Resistance” (Subpremado kaj Rezisto), raporto pri la Asizo kaj Verdikto de la Tribunalo koncerne la rompo de burĝaj, politikaj kaj ekonomaj rajtoj en Filipinoj. La Tribunalo eldiris ‘kulpon’ al kaj la registaro de Gloria Arroyo kaj al tiu de George W. Bush de Usono.

Aliaj ĉeestantaj tribunalĵurianoj dum la librolanĉo estis prof-o Ties Prakken el Nederlando kaj Sekretario Ĝenerala Gianni Tognoni, MD el Italio. Ankaŭ pro ĉi tiu okazo venis Sr-o Bernard Tomlow, membro de la teamo de akuzantoj el Nederlando kaj Antonio Tujan de IBON Foundation, agento de unu el la iniciantaj organizoj.

Dokumentoj, kompaktdiskoj kaj dvd-oj, usb-oj kaj duraj komputerdiskoj kiuj apartenis la Tribunalon, estis kunportitaj de la nederlanda polico, rilate al la improvizita akuzo kontraŭ prof-o Sison pro “la incitado al murdo”.

Funkciuloj kaj observuloj de la Tribunalo timas, ke informo el ĉi tiuj materialoj povus esti uzata kontraŭ la atestanoj kiuj atestis kontraŭ la registaroj en Manila kaj en Usono. La nederlanda ministro de justico, Ernst Hirsch Ballin, jam konsentis ke tia informo povas esti kunuzata kun ĉiu registaro, se tio estas interesa por tiu lando.

En sia komento pri la improvizita akuzo de la nederlandaj akuzantoj kontraŭ prof-o Sison, la leĝeksperto prof-o Prakken diris ke la mesaĝo de la Apelacia Tribunalo (je la apelacio de la akuzantoj daŭrigi la malliberiĝon de Sison) estis klara: haltigu ĉi tiun aferon!

Ŝi nomis ĝin vere malbonŝanca ke Sison estis kulpigita precize en Nederlando pri krimo surbaze de pruvmaterialo kiu eĉ estis rifuzita en Filipinoj.

En mallonga resumo pri la fundo de la Asizo de la Tribunalo Sr-o Tomlow emfazis ke plimulto de Filipinanoj ankoraŭ ĉiam devas vivi de malpli ol (US) $2 potage. Komparante la situacion kun la situacio dum Marcos en la 80-aj jaroj, ne multo ŝanĝis en la vivoj de la filipinanoj.

Dum la programo de la librolanĉo Sekretario Ĝenerala Tognoni honorigis Oda Makoton, unu el la fondintoj kaj ĵurianoj de la Tribunalo, kiu mortis la 30-an de julio. Li voĉlegis kelkajn tekstpartojn el libroj de Oda kaj ripetis sian alvokon “plifortigi la situacion en Filipinoj”. Tognoni diris, “la verdikto de la Tribunalo montras la reziston de la senpovuloj”.

La verdikto de la Tribunalo ege influas la reĝimon de Arroyo, emfazis Tujan. Kvankam la eksterjuĝa murdoj ne tute finiĝis, la ŝtatpovoj transiras al aliaj rimedoj, kiel devigitaj malaperoj, por moderigi la internaciajn kritikojn.

La librolanĉado de “Repression and Resistance” en Amsterdam estis ĉeestita de kaj Filipinaj migrantoj kaj reprezentantoj de Filipinaj solidarecgrupoj. Dr-o Angie Gonzales, la kunordigantino de la sekretarieco de la Dua Asizo por Filipinoj de la Tribunalo, sciigis, ke la libro ankaŭ estos eldonita en diversaj aliaj urboj en Eŭropo kaj en Usono, Kanado kaj Orientazio, por kolekti pli da partianoj por la kampanjo por haltigi la homrajtrompadojn de la registaroj de Arroyo kaj Bush.

Referenco:

Angelica M. Gonzales, MDRealiganta Direktoro, Internacia Kunordiganta SekretariecoPermanenta Popoltribunalo Dua Asizo por Filipinoj
Postbus 1584
3500 BN Utrecht
Nederlando


Dit e-mailadres wordt beveiligd tegen spambots. JavaScript dient ingeschakeld te zijn om het te bekijken.
Dit e-mailadres wordt beveiligd tegen spambots. JavaScript dient ingeschakeld te zijn om het te bekijken.
http://www.philippinetribunal.org