Fokuso sur Mindanao kiel “Dua Fronto” de Usona “War on Terror”

tradukita el la nederlanda

Mallonge post la atakoj sur ‘World Trade Center’ kaj Pentagon la dekunuan de septembro 2001, Usono deklaris mondmiliton al teroro kaj metis sin je la kapo de koalicio por invadi Afganion, la bazo de Al Qaeda de Osama bin Laden. Kelkaj monatoj poste la busha reĝimo markis Abu Sayyaf kiel terorista grupo, ligata al Al Qaeda kaj deklaris Filipinojn kaj precipe Basilanon ĝis la ‘Dua Fronto’ en sia milito kontraŭ teroro, ĉe kiu senatano Sam Brownback rimarkis ke “la Filipinoj estos la sekvantan celon post Afganio.”

En februaro 2001 envenis miloj da usonaj trupoj Filipinojn por ses-monatdaŭronta ekzerco kun la Filipina armeo, nomita ‘Balikatan’. El tiuj departis 160 uloj Speciajn Operaciajn Fortojn al Basilan kaj 700 aliuloj al la proksima Zamboanga urbo por ekzerci kune kun la filipina militistaro (AFP).

En la lasta semajno de julio 2002 la ‘Internacia Solidareca Misio kontraŭ Usonarmita Interveno en Filipinoj’ (ISM) faris esploron en Basilan, Zamboanga, General Santos kaj Manilo kaj trovis nerefuteblan pruvon por la engaĝiteco de usonaj soldatoj dum militagoj en Basilan.

La ISM dokumentis la engaĝitecon de minimume du usonaj soldatoj dum la pafado kaj la homrabo de nearmita civitano, Buyong-Buyong Isnijal, dum surprizatako sur lia domo en la nokto de 25 julio, dum li kaj lia familio estis dormantaj.

La ISM ankaŭ malkovris ke la usanoj estus starontaj en Filipinoj ankaŭ post la Balikan-ekzerco, sub la preteksto ke la kolektivaj ekzercoj ekhavus permanentan karakteron. Tio estis en 2002. Ĝis nun la usonaj trupoj estas ankoraŭ ĉiam en Basilan, Sulu kaj en tuta Mindanao.

Pro kio Filipinoj kaj speciale Mindanao estas tiel gravaj por Usono tiel ke ili proklamis la landon ĝis dua fronto en la “war on terror”?

Por respondi tiun demandon ni unue devas scii kio fakte signifas tiu ‘war on terror’.

Esence tiu ‘war on terror’ de la usonanoj ne estas pli aŭ malpli ol moderna imperialismo en la formo de kruca militiro kontraŭ la malboneco. Estas la plej bona preteksto de la plej granda superpovo de la mondo por komenci militon, kiu povos evidentiĝi la plej granda kaj plej multekosta de memoreblaj tempoj, por grandigi sian merkadon, starigi sian kapitalistan nefirman ekonomion kaj surmeti sian volon al la mondo. Ĉiu kiu ĝenas lin en tio, ekhavas la skuon de lia vivo.

La sekvantaj instrumentoj estas uzataj por tio: militista agreso, antaŭgarda milito, ‘shock and awe’, ‘regime change’, torturado, ekstradicio, lokfiksado de trupoj en aliaj landoj, diplomata ĉantaĝo kaj evoluhelpo en la ĉirkaŭteksto de novliberala ekonomio kaj okcidenta demokratio.

La ‘war on terror’ ne estas direktita al nomitaj landoj, kvankam laŭ Bush ja ekzistas ‘cindro de malbono’. Ŝi eĉ ne estas direktita al certaj ideologiaj, religiaj aŭ politikaj konvinkoj. Ŝi estas direktita al ĉiu kiu ne, kune kun Usono, adoras la liberan komercadon kaj ian republikan demokration. En ĉi tiu milito ĉiu kiu estas kritikema al Usono, estas potentiala teroristo. Bush diris ĉi tion klare en unu el la alparoloj post 9/11: “Ĉiu kiu ne estas por ni, estas kontraŭ ni.”

La “war on terror” estas unu flanko de la medalo. La alia flanko estas la tiel nomata tutmondiĝigo. Ornamita de ĉi tiu medalo de ‘war on terror’ kaj ‘tutmondiĝigo’ kaj sub la preteksto de ‘lebera komerco’ kaj ‘demokratio’, Usono alproprigas al si la rajton rabi pli da landoj kaj ekspluati pli da popoloj.

Jam delonge Filipinoj havas strategian gravecon por la imperialistaj planoj de Usono en Azio kaj en la Pacifiko. Unue kiel kolonio kaj poste kiel novkolonio de Usono, ni havis dum pli da cent jaroj la plej grandajn militistajn bazojn de Usono en nia lando, kio faris nin ilian militistan antaŭpostenon en la regiono.

Ekonomie Usono ĉiam estis nia plej grava komercpartnero. Ni provizis la plej grandan ekonomion de la mondo je malmultekostaj krudmaterialoj, malmultekostaj angle-parolantaj salajruloj kaj ŝutejo por iliaj superfluaj finproduktoj.

Ĉe la fino de la Malvarma Milito, la la senmaskigo de la usonaj militistaj bazoj en Filipinoj kaj la ekflorado de la imperialista tutmondiĝigo, kelkaj homoj esperis pri ŝanĝo en niaj rilatoj kun Usono. La okazaĵoj de 9/11 kaj la proklamo de la ‘war on terror’ forvaporigis ĉi tiun iluzion.

Tuj post 9/11 oni funkciigis la Visiting Forces Agreement (VFA), por komenci la Balikatan 2002 manovroj. Proksimume je aŭgusto la Mutual Logistics and Support Agreement (MLSA) inter la Filipinoj kaj Usono estis subskribita, post kio la CPP, la NPA kaj prof-o Jose Maria Sison estis metitaj sur la usona teroristlisto. La plej freŝdata evoluo estas la starigo de Security Engagement Board en 2006, rilate al kontraŭbatalo de terorismo kaj aliaj militistaj demandoj kiuj ne estas kovritaj de la Mutual Defense Treaty de 1951.

Sed kial Mindanao? Jam tuj je la komenco de la debatoj antaŭirantaj la ratifo de la VFA en 1999 oni jam sciis ke Usono ne volis returni al Subic kaj Cark, sed estis interesitaj en Mindanao precipe en General Santos City, kie jam jaroj antaŭe moderna militista flughaveno kaj havenfaciligaĵoj estis konstruitaj laŭ komisio de la usona armeo.

Mindanao estas strategie ege grava ĉar por Usono ĝi estas facile atingebla antaŭposteno por disvolvi militistan potencon en regiono kun plejparte islamanlandoj kiel Indonezio, Malajujo kaj Brunajo. Usono konsideras ĉi tiun regionon kiel natura transfuĝareo por la multaj ribelaj islamanaj movadoj en Meza Azio. Usono speciale celas la ribelajn movadojn ĉi tie kaj rilatigas ne nur Abu Sayyaf kun la Jemayah Islaniyah, Osama Bin Laden kaj Al qaeda, sed ankaŭ la MILF kaj MNLF.

Mindanao estas ankaŭ la naskiĝejo de la komunistoj kiuj gvidas la armitan revolucion. Sur multaj lokoj en la nordo, mezo kaj sudo de Mindanao la NPA estas la superulo. La kombinado CPP-NPA-NDF estas, kompreneble, neskuebla kontraŭ-imperialista armita movado kaj kondamnis speciale la imperialismon de Usono kiel unu el la plej grandaj malsanoj de la lando. Oni diras ke antaŭ kelkaj jaroj ekestis takta kunlaboro inter CPP-NPA kaj MILF.

Sed traktas pri pli ol strategiaj aŭ politikaj kaj militistaj interesoj. Mindanao kaj la tuta BIMP-EAGA-regiono (Brunajo-Indonezio-Malajujo-Filipinoj-Orient Azia regiono) estas ankoraŭ relative virga kaj apartenas al la plej riĉaj regionoj koncerne naturaj helprimedoj. Tial oni nomas ĝin la ‘promesita lando’. Troviĝas ĉi tie petrolo, oro kaj aliaj mineraloj, fiŝriĉaj riveroj kaj maroj, la lando kontenas densaj arbaroj kaj estas krom tio tre fekunda. En la Mindanao-fendego sub la marnivelo oni povas, verŝajne, gajni la plej bonan brulaĵon por la futuro, deŭterion, kiu ne nur estas pura, sed ege abundas.

La ekonome, politike kaj militiste strategia valoro de Mindanao por la usona imperialismo kaj ĝia duobla kontraŭdrivilo de novliberala tutmondiĝigo kaj preventa militista agreso fariĝas videbla en la nombro da militistaj operacioj kaj pretendita evoluhelpo kun kiu la insulo estas superverŝiĝita, speciale en la Aŭtonoma Regiono de Islamana Mindanao (ARMM). Ĉiun semajnon ni ja vidas bildojn de usonaj militistoj aŭ ambasadejpersonaro engaĝitaj en ia ‘feel good’ propaganda aktiveco.

En Basilan, Sulu, Zambonga kaj aliaj partoj de Mindanao oni ĉiam povas vidi usonajn militistojn. Antaŭ nelonge, en julio, oni sciiĝis ke en Sulu, Usono estas konstruanta apud ĝiaj ‘provizoraj’ kaj ‘dungitaj’ loĝejoj, novan komplekson je valoro de milionoj da pesoj. Kvankam kaj la usona kaj la filipina registaroj malkonfesas ĝin, la popolo scias ke Usono (sekrete kaj kelkfoje nesekrete) estas engaĝita en militagoj, spionado kaj pretenditaj ‘civil-militistaj’ agadoj, kion signifas, enmeti usonajn trupojn por humanaj celoj, kiel helpo dum naturkatastrofoj kaj saviĝagadoj. Estas tute klare: ili neniam plu foriros.

Krom tio estas pruvebla ke la filipina kaj la usona armeo kunlaboras por kaŝe organizi teroretoson, por pravigi pli da usona engaĝiteco speciale je Mindanao kaj ĝenerale je la Filipinoj. Je la 16a de majo 2002 ĉi tiu subite fariĝis klare. Je tiu tago la bombo kiun la usona agento Michael Meiring en lia hotelĉambro de la Evergreen Hotel en Davao City estis fabrikanta, eksplodis. Alforĝita sur lito en la Davo Doctor’s Hospital li ekhavis viziton de tri FBI-agentoj, John Gray, Robert McDowell, Adalberto Rivero kaj de la vickonsulo de Usono, Michael Newbill. Kiam Meiring je la 19a de majo povis forlasi la hospitalon, oni (verŝajne CIA-agentoj) tuj metis lin en ĉartaviadilon, kaj forflugis lin de el la lando por tiamaniere eskapi kriminalan persekutadon.

En julio 2003 estiĝis agitado sub junaj, plej ofte en Mindanao lokataj oficiroj de la AFP, kiu finiĝis en la nuntempe nomita Oakwood ribelo. Unu el iliaj plendmotivoj estis la koncerno de la AFP kun nombro da bombatencoj en Mindanao kiuj konformis kun la politika agendo de la AFP-supro kaj de la Arroya-registaro.

Mindanao estas la plej granda ricevanto de projektfinancado de USAID (US Agency for International Development). De 2001 ĝis 2006 USAID eldonis proksimume 260 milionoj da dolaroj por projektoj en Mindanao sur la terenoj de paco kaj sekureco, ekonoma kresko, bona administrado, servo for la publika sano kaj edukado. Mindanao ricevas fakte 60% de la tuta USAID subteno al la Filipinoj.

La listo de USAID projektoj estas impresa, almenaŭ sur papero:

  • Estas pli ol 820 projektoj sur la nivelo de la barangay (plej malgranda administra unueco en Filipinoj) kaj 39 regionaj projektoj en konfliktsentivaj regionoj, kiuj iamaniere alvenas ĉe kvar milionoj da homoj;
  • 7.200 batalantoj de la MNLF estas reinstruitaj por akvokulturo, kiel la fiŝkulturo;
  • 12.390 mastrumoj en 413 izolitaj loĝlokoj estas provizitaj je sunenergiaj sistemoj;
  • 537 lernejoj kun 464.000 lernantoj kaj 13.000 instruistoj en konfliktsentivaj regionoj estas provizitaj je komputiloj kun konekto je interreto.

USAID vigle fasonis la ‘3-D’ [Diplomatio, Defendo, Eveluo (development)] filozofion de la usona registaro en la tiel nomata ‘Basilan Modelo’. Tio funkcias tiamaniere:

  • Kontraŭbatalu la teroristojn kaj ne aljuĝu ilin trankvilon
  • Subaĉetu la lokajn administrantojn kaj provu ekĝui la favoron de la loka loĝantaro per io kiel ‘rekonstruado’, ‘servo por la publika sano’, ktp.
  • Faru la atmosferon taŭga por la ekflorado de libera komerco kaj demokratio laŭ okcidenta modelo.

Ĉu ĉi tiu koncepto estas bona aŭ malbona, tio estas diskutebla. Sed estas ja klare ke:

  • Abu Sayyaf ankoraŭ ĉiam troviĝas libera en la arbaroj kaj la AFP nur povas postrigardi;
    {mosimage}
  • La pacintertraktadoj inter la registaro kaj la MILF kondukas al nenio;
  • La pacinterkonsento de 1996 kun la MILF estas pli rompita ol plenumita;
  • La milito kun la NPA ankoraŭ ĉiam plidaŭras kaj la fino ne videbliĝas.

Sed malgraŭ tio ŝajnas ke Usono volas etendi siajn operaciojn al aliaj regionoj. Antaŭ du monatoj la komandanto de la Asia Pacific Fleet oferis al la Arroya-registaro kune sufoki la NPA-on. Proksimume samtempe la filipina armeo arogante postulis kolektivajn ekzercojn kun la usona armeo en Bikol. Oni vidis usonajn trupojn en diversaj partoj de la insulo Panay kiuj helpas la filipinajn trupojn en la batalo kontraŭ la ribeluloj.

Kiujn maldolĉajn fruktojn kolektas Mindanao el la atakoj de 9/11 je Usono kaj la sekvanta ekiĝo de la ‘war on terror’ de George W. Bush?

  1. La plidaŭranta ĉeesto kaj aktiva partopreno de usonaj trupoj en la armita regiono;
  2. Pli da militista helpo por la AFP;
  3. Pli granda parto de la evoluhelpo;
  4. Pli da atento de la komunikiloj.

Koncerne al paco, demokratio kaj la sopiro de la Islam- kaj Lumad-popoloj al memdetermino, jes, tiuj restas ĉiam neatingeblaj kiel ĉiam.

Ne en Mindanao, ne en Meza-Azio, ne en multaj aliaj partoj de la mondo la kompleksaj sociaj, ekonomaj kaj kulturaj cirkonstancoj el kiuj la armitaj konfliktoj ekestas, povas esti solvitaj per unuforme aplikeblaj receptoj kiel la de Usono gvidata ‘war on terror’. Ni nun devus esti lernintaj nian lecionon. La Islama-popolo kaj la Lumad-popolo ne povas submetiĝi al la regado de potencaj nacioj tra lokaj reĝimoj de aferdirektantoj. Tiel longe kiel ni ne prenas serioze ilian postulon je memdetermino, ne estos paco.###

Prezentita dum la Publika Forumo: ‘Terror on the Rise? Peace, Human Rights and Security - Six Years after 9/11’

11 septembro 2007