Pri la kontraŭjura aresto, la malliberigo kaj la turmentado de prof-o Jose Maria Sison

Internacia Ligo de Popolbatalo (ILPS) - Hongkongo

1 septembro 2007

tradukita el la angla
tradukita al la nederlanda

Ekzemplo de nederlanda imperialista interveno kaj subpremo kaj ofendo de la rajto de la filipina popolo je memdetermino

Matene la 28-an de aŭgusto la filipina politika fuĝinto prof-o Jose Maria Sison estis kontraŭjure arestita surbaze de falsaj akuzoj. Samtempe oni faris invadojn kaj domserĉojn en la diversaj domoj de Filipinoj en Nederlando kaj en la internacia informoficejo de la NDF.

Senprokraste homoj liberamaj kaj pacamaj de el la tuta mondo kondamnis ĉi tiun vulgaran profanadon de la rajtoj de prof-o Sison kaj aliaj filipinaj progresuloj en Nederlando.

La nederlanda registaro tenas prof-on Sison en soleca malliberigo, kio estas turmentado laŭ internacia rajto.

Ĉi tiu okazaĵo estas klara ekzemplo de imperialista interveno kaj subpremo de Nederlando kaj ankaŭ insulto de la rajto je memdispono de la filipina popolo.

    1. Kial ni diras ke la akuzoj estas falsaj?

      1. La pretenditaj pruvoj kiujn la OM pretekstas posedi, devenas el la paperkorbo de la Supera Tribunalo en Manila. La filipina registaro estis plendinta kontraŭ Sison kaj 50 aliaj pro la sama okazaĵo kiel la nederlanda registaro nun faras. La filipina Kortumo de Apelacio sin miksis en la proceso de distrikta tribunalo kaj sekve haltigis la proceson en sia verdikto de 2 julio 2007. La Supera Tribunalo nomis ĉiujn pruvojn en tiu afero politike motivitaj kaj senvaloraj kaj irigis ilin al paperkorbo, neniam plu oni devas uzi ilin. sison kaj la 50 aliaj estis neriproĉeblaj.
      2. Nenie en la Filipinoj estas tiela afero kontraŭ Sison.
      3. Se ĉi tiuj plendoj estus prezentataj en filipina tribunalo, oni juĝus ilin kiel politikaj krimoj kategorie ribelado, ne kiel normala krimo kiel la nederlanda Publika Ministerio diras.

La nederlanda Publika Ministerio asertas ke prof-o Sison ordonis de el Nederlando estus komisiinta mortigi Romulo Kintanar kaj Arturo Tabara. Pro tio ke la akuzo estas falsa, la aresto ne povis pasi normale, do oni alogis Sison al policoficejo, apartigis lin tie de lia advokato kaj portis (fakte: homrabis) lin al malliberejo en Scheveningen. Pro tiu ke la Publika Ministerio ne posedas pruvojn kontraŭ Sison oni serĉis tiujn. Perforte kaj kun pli ol cent detektivoj civilvestataj surprizatakis sep domojn de kunlaborantoj de Sison kaj la NDF-oficejon kaj kunportis ĉion kio ŝajnis interesa.

Kial ĉi tio estas ŝajnproceso:

De kio elĉerpas la nederlanda registaro la rajton kaj la aŭtoritecon sin miksi en la enlandaj aferoj de la filipina popolo kaj persekuti prof-on Jose Maria Sison? Kiamaniere ili povas ignori la juĝon de la filipina Supera Tribunalo kaj konstrui punplendon kiu estas nepermesebla por filipina tribunalo?

    1. Kial ni diras ke la akuzaĵoj estas politike motivitaj?

      1. Ĉi tio kontraŭdiras la deklaron de proparolanto de la Nederlanda Publika Ministerio, Wim de Bruin, kiu asertis ke oni pritraktigis la kazon nur iniciate de Nederlando.
      2. El ĉi tiu aperas bildo de konspiro inter la nederlandaj kaj la filipinaj registraroj por politika persekutado de prof-o Sison.
      3. La usona registaro, la unua kiu brulmarkis prof-on Sison kaj la revolucian movadon kiel ‘terorisma’ kaj la plej grava helpanto de la krima kaj mortiga Arroya reĝimo, tuj oferis siaj servojn por la esploro kaj la persekutado de prof-o Sison.
      4. Ĉi tio elmontras ilian politikan agendon por la pactraktadoj inter la NDF kaj la GRP (Filipina Registaro), la Nacian Demokratan Fronton devigi kapitulaci por la Arroya Registaro.
      5. Kiuj ekonomaj interesoj igis Nederlandon elekti la flankon de la usona-arroya reĝimo - la fonto de subpremado kaj ŝtatterorismo en la Filipinoj?
      1. Nederlando estas la tria plej granda komercpartnero de la Filipinoj kaj dua plej granda ekslanda investanto en la Filipinoj.
      2. En la Filipinoj Nederlando prizorgas gravajn negocajn interesojn en strategiaj entreprenaroj:
        • petrolindustrio (Royal Dutch Shell),
        • esplorado kaj pritraktado de petrolo kaj gaso (Vitol Group),
        • markproduktoj sur la tereno de nutraĵoj, trinkaĵoj kaj persona prizorgo (Unilever),
        • bankismo (ABN-AMRO),
        • asekuroj (AXA-Life), (estas franca, trad.),
        • kokosfibro (Rinos B.V-Corion),
        • elektronikaj aparatoj (Phillips),
        • detalkomerco (Makro),
        • sunenergio (Shell Solar Philippines, Inc) inter aliaj
      3. La uson-arroya reĝimo fakte fordonis la gasrezervojn de Malampaya kaj ŝanĝigis la prapatran landon de la enlandaj gentoj en agrikulturkulturejojn por servi la nederlandajn multnaciajn entreprenojn. Pli frue ĉi tiun monaton Premier Oil ekhavis la rajton fari provboradojn en la Golfo de Ragay en Bikol regio. Premier Premier rezervis inter 3,6 kaj 9,6 milionojn da US-dolarojn por la unua provborado en julio-septembro 2007.

La usonarroya reĝimo, per sia Nacia Sekureckonsilanto Norberto Gonzales, la vicdirektoro ĝenerala de la Filipina Nacia Polico Avelino Razon kaj la ŝtatsekretario de la Ministerio de Justico koncedis, ke post januario ĉi tiun jaron ili estis helpantaj la nederlandan policon en konstrui la kriminalan kazon kontraŭ prof-o Sison. Ili eĉ pagis la vojaĝojn kaj restadkostojn de la spuristoj.

Interŝanĝe de la promeso de la usonarroya reĝimo al Nederlando, ke la multnaciaj entreprenoj haviĝus permeson neĝenate rabi la naciajn riĉaĵojn de la Filipinoj, Nederlando devis promesi ke ili ekprocesus kontraŭ prof-o Sison.

    1. Kial ni diras ke la kazo de Sison estas afero de nederlanda imperialista interveno?

Per la kazo de Sison la nederlandaj aŭtoritatoj arogante metas sian propran jursistemon kaj jurisprudencon super tiu de la Filipinoj.Ili tute ignoras la decidojn de la filipina ĉeftribunalo kaj la fakton ke neniu filipina tribunal aljungis kazojn kontraŭ prof-o Sison rilate al la mortoj de Kintanar kaj Tabara. La politika persekutado de prof-o Sison de la nederlanda registaro estas aroganta montrado de supereco je la filipina jursistemo kaj jurisprudenco.

Ĉi tio estas profanado de la filipina suvereneco kaj klara enmiksado en la internaj aferoj de la Filipinoj. La arestado, la malliberigado kaj la turmentado de prof-o Sison, la politika ĉefkosultanto de la traktadteamo de la NDFP definitive haltigis la pactraktadojn inter la NDFP kaj la GRP.

Per la decido persekuti prof-on Sison kaj sin miksi en la enlandaj aferoj de la Filipinoj, la nederlanda registaro revivigis sian kolonian pasintecon. Ci tiun la nederlanda registaro faras por protekti kaj plivastigi siajn ekonomajn interesojn en la Filipinoj.

Ĉi tiu pensigas je la epoko de la nederlanda koloniismo kiam la nederlanda Orient- kaj Okcident-Indiaj Kompanioj plivastigis sian hegemonion en Azio, precipe Indionezio kaj Latinida Ameriko (Surinamo kaj la Nederlandanaj Antiloj).

Per ĉi tiu enmiksado la nederlanda registaro rompas la rajton je memdetermino de la filipina popolo.

Estas hipokrita de la nederlanda registaro kontesti la historian kaj esence propran rajton de la filipina popolo je kontraŭbatali kontraŭleĝan, koruptan, krudan kaj tiranan reĝimon kaj sen ĉia ekslanda kontrolo aŭ enmiksado, priestri sian ekonoman, socian, politikan kaj kulturan evoluadon.

Ni ŝatus demandi kie Nederlando estus, se la nederlanda popolo ne estus pretendita je tiuj samaj rajtoj kaj ne estus ekribelinta kontraŭ la hispana kolonia superregado? Kie estus Nederlando, se la nederlanda popolo ne perforte en armita batalo estus deĵetinta la jugon de la hispana superregado?

La nuna intervena politiko de ĉi tiu imperialista ŝtato montras, kiel hipokrita estas la nederlanda registaro kiam agas pri homrajto kaj popolrajto.

    1. Kial ni diras ke la kontraŭleĝa arestado de prof-o Sison kaj la malordigado de domoj kaj oficejo de filipinaj progresuloj en Nederlando estas klara afero de subpremo?

      1. Kiel veraj gestapoj detektivoj de la nederlanda polico eliminis Sison al Scheveningen kaj enpenetris la domojn de liaj kunlaborantoj. La tuta operacio sin karakterizis pro ruzo, trompo kaj perforto. Pordoj estis rompitaj, eĉ se la homoj estis hejme, kelkfoje nur junaj infanoj, la loĝantoj estis superfortataj kaj la meblaroj renversataj, kelkfoje oni eĉ ne montris la domtraserĉordonon.
      2. Julie de Lima Sison, la edzino de Sison, diris ke la nederlanda polico je la 28a de aŭgusto proksimume je la 9.30a antaŭtagmeze civilvestita alvenis, ne sonorigis aŭ batis sur la pordo sed anstataŭe perfortis la antaŭpordon. Ŝi devis sidi sur seĝo dum la polico traserĉis la domon kaj kunprenis komputilojn, dokumentojn, kompaktdiskojn kaj aliajn aferojn. Tio daŭris dum horoj, ĝis la vesperkomenco.
      3. Samtempe kiel la arestado de Sison kaj la domserĉoj en la diversaj domoj ankaŭ la Internacia Informoficejo de la NDFP en Utreĥto estis malordigata de tridek detektivoj. Ankaŭ tie oni forprenis komputilojn, paperaĵojn, disketojn, kompakdiskojn kaj dvd-ojn.

Anstataŭ plendi kontraŭ la arroya registaro pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homeco, la nederlandaj aŭtoritatoj ĉasas je Sison, escepta patrioto kaj batalanto por la liberigo de la laboranta klaso kaj la filipina popolo.

Per partiiĝi kun la mortiga kaj krima arroya reĝimo, kiu estas la supercerbo je pli ol 800 kontraŭleĝaj mortigoj kaj je centoj da perduloj kaj ankaŭ je la deportacio de milionoj da filipinoj de ili naskiĝlando, la nederlana registaro klare partianiĝas la flankon de la ŝtatterorismo.

Tio ja montriĝas en la kazo de prof-o Sison kaj liaj kolegoj,

    1. Kial ni diras ke prof-o Sison estas turmentata?

      1. Lia advokato, Michiel Pestman, diris, ke vizito de lia edzino estas malpermesita, vizoto de aliulo estas malpermesita, varmaj vestoj estas malpermesitaj, dispono pri propraj medikamentoj kaj kontakto kun propra doktoro estas malpermesitaj, vidi ĵurnalojn kaj televidon estas malpermesitaj.
        Ĉi tio estas fakte INKOMUNIKADO-DETENTIO (neinterkomunikiĝa malliberiĝo) pri kiu la TTT-ejo de Amnestio Internacia diras: Malliberiĝo dum kiu la malliberulo ne povas kontakti eksterulojn (inkluzive de advokato, doktoro kaj familianoj). Tia malliberiĝo estas kontraŭa al la UN-interkonsento (BuPo) en kiu la rajto je interkomuniĝi kun propre elektita advokato estas registrita.
      2. Julie de Lima, la edzino de prof-o Sison, provis viziti lin je la 30a de aŭgusto, sed ŝi ne estis permesita. Ŝi diris ke ŝi nur kunportis receptojn por medikamentoj kaj varmajn vestojn, sed la malliberejaŭtoritatoj diris, ke tiuj estis malpermesitaj.
      3. Prof-o Sison restas en la malliberejo de Scheveningen, institucio uzita de la nazioj dum la Dua Mondmilito por malliberigi kaj torturi nederlandajn rezistbatantojn.
      4. Malgraŭ la malforta pruvo kiun prezentis la nederlanda akuzanto dum la asizo pri la antaŭjuĝa aresto en Den Haag la 31-an de aŭgusto, la nederlanda juĝisto prilongigis la la areston de Sison kun 14 tagoj.

Eĉ nun la kazo kontraŭ prof-o Sison ankoraŭ estas en la fazo de demandado kaj esplorado, la nederlanda registaro estas firme decidinta rompi liajn bazajn rajtojn kaj torturtrakti lin.

  1. Kial ni diras, ke estas justa liberigi prof-on Sison tuj kaj senkondiĉe?

    1. La kazo kontraŭ li fondas sur falsaj akuzoj kaj estas politike motivita.
    2. La nederlanda kaj la filipina registaroj koluzias por politike persekuti prof-on Sison.
    3. Kiam la nederlanda registaro misuzas kaj prostituas la jursistemon por persekuti prof-on Sison, tiam ŝi estas repsponda pri la korupto kaj malsanigo de tiu sistemo.
    4. La kontraŭleĝa arestado de prof-o Sison montras la nederlandan ŝtaton kiel subpremilo. Per submeti prof-on Sison al soleca malliberigo, ŝi ne montras respekton por la homrajtoj.
    5. La kunĵuro al persekutado estas konkreta manifestacio de nederlanda imperialista interveno kaj subpremado kaj estas ofendo de la rajto je memdetermino de la filipina popolo.

ILPS – Sekcio Hongkongo