La konsekvencoj de la libera komerco por la kampuloj

tradukita el la nederlanda

Danila Ramos, membro de la filipina kampulsindikato KMP, nomas la negativajn konsekvencojn de la liberaligo de la komerco de agrikulturproduktoj. Depost 1995 tiu liberaligo estas surmetata pro la agrikulturinterkonsento de la WTO. "Malnovtempe, antaŭ tiu interkonsento ekfunkciiĝis, la eksporto de agrikulturproduktoj de la Filipinoj estis 1,3 miliardo dolaroj pli ol la importo," diris Ramos, " sed kvin jaroj poste la bilanco por agrikulturproduktoj ŝanĝis de saldo en deficito."

En 2000 en la Filipinoj la eksporto de agrikulturproduktoj estis 3,5 miliardo dolaroj pli ol la importo. "Laŭ la filipina registaro 5 milionoj da kamparanoj fariĝis senlaboraj pro tio," pluiris Ramos. Ili ja estis elmarkatiĝitaj de la malmultekostaj agrikulturproduktoj kiujn oni enmarkatigis. Tiele en 2004 1,4 miliono tunoj da rizo estis importitaj el Vjetnamio, Tajlando kaj Usono, pro kio lokaj rizkampuloj kiel Ramos devas vendi sian rizon pli malmultekosta.

Fonto: Kampultribunalo kondamnas WTO-on ĝis subita disirigo.