Dua Murdo al Mediatisto en Filipinoj ene de 24 horoj: Arroyo kaj Aquino Devas Agi

tradukita el la angla kaj nederlanda

Kun terurego la Internacia Federacio de Ĵurnalistoj (IFJ) sciiĝis la novaĵon pri la morto de radio-elsendisto en la nordo de Filipinoj, la dua murdo al reportero ene de 24 horoj.

Joselito Agustin, kiu aĝis 37 jarojn, reportero de Radio Aksyon Laoag, estis pafvundita la 15-an de junio survoje hejmen en la norda provinco Ilokos. La kulpuloj estis rajdantaj sur motorciklo. Joselito mortis en la sama nokto en hospitalo.

Ĉi tiu mortigo okazis 24 horojn post la aŭdaca murdo al Desidario “Jessie” Camangyan, reportero de Radio Sunrise FM en la suda provinco Mindanao, kiam li gastigis kantkonkurson.

“La mortigoj montras ke apenaŭ duonmonaton antaŭ la enoficiĝo de Noynoy Aquino la malamikoj de gazetara libero en Filipinoj estas certaj ke ili povas daŭrigi la murdojn senpune,” diras Jacqueline Park, direktoro de IFJ Azio Pacifika.

La morto de Agustin estas la 139a murdo al ĵurnalisto de post 1986 kaj la 106a dum la ofica periodo de Gloria Macapagal-Arroyo, laŭ la Nacia Unio de Ĵurnalistoj de Filipinoj (NUJP), kiu estas filio de IFJ.

Estis raportite ke Agustin plurfoje ekhavis mortminacojn kaj la 7-an de majo lia domo estis enfilita per kugloj. Kolegoj diras ke la kontraŭ-korupta pozicio de Augustin verŝajne estis instigo por la atakoj.

“Aquino devas sendi fortan kaj klaran mesaĝon al ordo-gardistoj kaj justicaj oficistoj ke ili faru ĉiujn necesajn disponojn por haltigi la mortigojn de ĵurnalistoj kaj ke la krimintoj de ĉi tiuj brutalaj krimoj estu juĝataj,” diras Park.

“Kaj Gloria devas esti tenata responsa pri la fiasko de la politiko ne haltigi la murdojn de la mediatistoj dum ŝia prezidenteco. Kiel kongresanino en la nova Kongreso ŝi restas en la fokuso de nia atento ĝis justeco estos farita.”

IFJ reprezentas 600 miloj da ĵurnalistoj en 15 landoj.

Ĉi tiu deklaro sin trovas: http://asiapacific.ifj.org/