La Voĉo de la Sudo transdoni al la Nordo

IBON Eŭropo estas fremdulo inter la neregistaraj organizoj

de Wim De Ceukelaire, 19-02-2008

tradukita el la nederlanda

En la jaro 1978 en Filipinoj oni starigis IBON, organizo kiu faras esplorojn kaj analizojn favore al la sociaj movadoj. Post ekzakte tridek jaroj nun ankaŭ ekzistas IBON Eŭropo, kiu formas retaĵon kune kun IBON Hindio kaj IBON Filipinoj. La plej juna ido de la familio precipe volas transdoni la Voĉon de la Sudo al la Nordo.

Proksimume kvindek personoj el dek kvar landoj kolektiĝis en Bruselo okaze de la fondo de IBON Eŭropo. Unue oni paroligis la voĉojn el la sudo pri la teamoj kiuj estas gravaj por ili.

Fathima Burnad de la Tamil Nadu Virina Forumo eksponis la senposedaron kaj nutraĵproblemaron. “Kvar el la dek plej riĉaj miliarduloj en la mondo estas hindoj,” ŝi konstatis, “sed dudek procentoj de la hinda popolo ne disponas pri eĉ po duona dolaro tage.” Multaj el tiuj plej malriĉuloj estas senposedaj kampuloj, ĉar Hindio estas ankoraŭ laŭ Burnad plejparte feoda socio. La malriĉaj kamparanoj devas malaperi pro la florkulturo kaj salikoketkulturejoj, kaj pro ‘Special Economic Zones - SEZS’ (Speciaj Ekonomaj Zonoj) - Burnad volas diri Speciaj Eliminadaj Zonoj - kie multnaciaj entreprenoj produktas por la eksporto dum ili povas ĝui impostprofitojn.

Emmi de Jesus de la filipina virinorganizo Gabriela parolis pri la militistiĝo kaj rompo de homrajtoj kiuj grave trafas la popolon en la sudo. “Sudorientazio estas vivinteresa por Usono,” ŝi eksplikis, “pro tio plivastiĝas la militista ĉeestado.”
En la nunaj tagoj ne plu traktas pri militaj bazoj kiuj formiĝas ege malklara strukturo. “La ĉeestado de usonaj militistoj sur filipina tereno integras oficiale en la trejnadoj de lokaj armeaj unuecoj aŭ en la humaneca agado,” klarigis la filipina agitantino, “kaj pro tio ili povas laŭplaĉe uzi dekojn da faciligaĵoj en la tuta lando.” Laŭ ŝi precipe la virinoj estas la viktimoj de la ĝeno kiun kaŭzas la trupoj: “Vidu nur Japanion, kie denove malkaŝiĝis perfortrado de usona soldato al loka knabino.”

Parlamento de la popolo

La kenja Wahu Kaara, veteranino de la socia movado en sia lando, bezonas nur kelkajn vortojn por gajni la publikon por si: “Bruselo estas la urbo de la eŭropa parlamento, sed ekzistas ankaŭ iu kia la parlamento de la popolo.”

Laŭ Kaara malriĉeco kaj internacia helpo fariĝis interesa komerco. “Malriĉo ne estas subjekto pri mono sed pri povo,” ŝi daŭrigis, “kaj do Kenjo apartenas nur nome al ni, la kenjanoj, ĉar estas la britoj kaj la usonaj kiuj profitas el ĝi.”
Kaara luktis por la virinoj kaj laŭdis ilian rolon en la evoluo de ilia lando. Sed ŝi avertis ankaŭ kontraŭ unuflanka feminismo. “La patriarka socio devu esti batalota,” ŝi diris. “Ne konfiziĝu pro sekso,” ŝi aldonis, “ĉar estas la socia klaso kiu estas la plej grava.”

Ramon Bultran, de la ‘Asia-Pacific Mission for Migrants - APMM’ (AzioPacifiko Misio por Migrintoj), altiris la atenton al la migrintoj, kiuj formas tri procentoj da la mondpopolado. Migrado estas problemaro kiu ankaŭ kuntrenas sekvojn por la popola sano. En Britio estas malgranda urbo kie loĝas pli bocvanaj kuracistoj ol en ilia tuta patrio. La norvega ministerio de sanzorgo do proponis al la ministerio de evolua kunlaboro eduki kuracistojn en Afriko por laborigi ilin en Norvegio. Ĉu la malriĉaj afrikanaj pacientoj resaniĝas pro tio estas dubinde.

La lasta voĉo el la sudo estis tiu de Demba Moussa Dembele, la “guruo de la ŝuldoŝarĝo” en sia patrujo Senegalio. “La ŝuldokrizo estas tute ne pasinta,” li avertis. Malgraŭ la fanfaronantaj deklaroj de la mondaj gvidantoj kaj la iniciativoj de la plurpartiaj institucioj por la plej malriĉaj landoj, la eksterlanda ŝuldo daŭre pendas kiel peza ŝarĝo sur la nuko de la popoloj en Okcidentafriko. “La solvoj kiujn la Internacio Monfonduso kaj la Monda Banko tre volonte alportas, neniam estas sen kondiĉoj,” observis Demba.

La voĉo de la rezisto

Dum la dutaga kunveno estis multe da tempo por diskutado: Kiuj strategioj estas bezonataj por resonigi la voĉon de la Sudo en Eŭropo? Kaj ĉu fakte ekzistas iu Voĉo de la Sudo? Ĉu ne traktis pli pri interpreti la voĉon de la rezisto de ili kiuj kontraŭstaras ekspluatadon kaj subpremadon? Ĉu gravas ĉu tiu manifestas ĉu en la nordo ĉu en la sudo?
 
Antonio Tujan, la direktoro de IBON Internacia, malfermis la duan tagon de la kunveno konstatante ke IBON estas fremdulo en la mondo de la neregistaraj organizoj. Dum la plejparto de la internaciaj neregistaraj organizoj de el la Nordo starigis siajn lokajn sekciojn en la Sudo, IBON sekvas kontraŭan vojon. “Pro tio, kontraŭe al aliaj neregistaraj organizoj, IBON povas interpreti la voĉon de la Sudo ĉi tie en Europo sen ia ajn aliformiĝo,” fiksis Tujan.

Alia karakteriza signo pro kiu IBON sin distingas de aliaj neregistaraj organizoj estas, ke ĝi ne estas direktata de la financado. Krom tio ĝi ne estas organizo de specialigitaj lobiistoj. Tujan difinis la mision de IBON kiel “la subtenado de sociaj movadoj en la Sudo tiele ke la voĉo de la malriĉuloj estas amplifikata.”

Per tiu unua kunveno IBON Eŭropo estas fakto. Sed la laboro nur komenciĝis. Nutraĵsuvereneco, la klimato, la ŝuldoŝarĝo kaj evoluhelpo, kaj migrado estis identigitaj kiel unuecaj teamoj. La reprezentantoj de la partoprenantaj organizoj estas pretaj por la defio varme akcepti en Eŭropo la Voĉon el la Sudo.

Fonto: http://www.intal.be