Forpasis Piliero de la Liberiga Movado Jose Maria Sison


Senlace Sison laboris por nacia libereco, homaj rajtoj, socia justeco kaj daǔripova justa paco en Filipinoj!

NFS Gazetara novaĵo / Amsterdamo, la 17-an de decembro 2022

Prof. José Maria Sison hieraǔ ĉirkaǔ la 13h40 forpasis post dusemajna restado en malsanulejo en Utreĥto. Li atingis 83-jaran aĝon.

La Nederlanda-Filipina Solidarmovado (NFS) kondolencas liajn edzinon Julia, familion, amikojn kaj kunbatalantojn pri la forpaso de José Maria Sison, dum memoroj pri lia engaĝiĝo por daǔripova kaj justa paco en Filipinoj multajn inspirados.

Sison meritas grandan respekton. En la momento de sia forpaso li ankoraǔ estis konsilisto de la pactraktadoj kaj emerita prezidanto de International League of Peoples Struggle (ILPS: Internacia Ligo por Popola Luktado).

La tutan vivon li kun granda sindediĉo sin engaĝis por fari Filipinojn kaj la mondon iom pli bona kaj humana. Pro siaj akraj analizoj pri la politikaJ kaj ekonomiaJ okazaĵoj en sia lando kaj tutmonde, potenculoj lin ne ŝatis. Bonŝance triumfis la justica juro kaj ĉiu provo lin diskvalifikigi kiel teroriston fiaskis.

José Maria Sison estis profesoro ĉe la Universitato de Filipinoj. Li estis konsternata de la ekstrema malriĉeco de la Filipinaj laboristoj kaj kamparanoj, kaj decidis sin engaĝi por justa socio. En 1968 li kunfondis la Komunistan Partion de Filipinoj. Sub la diktatoreco de Marcos li estis devigita agi kaŝvive, samkiel multaj kiuj volis plu defendi la rajtojn de la senagraj kamparanoj kaj la laboristoj. Fine oni lin arestis, torturis kaj malliberigis por preskaǔ naǔ jaroj. En 1986 la diktatoro Marcos estis forpelita kaj Sison liberiĝis.

Dum unu el liaj eksterlandaj vojaĝoj por universitataj prelegoj la Filipina registaro nuligis lian pasporton. De tiam li vivis kiel politika rifuĝinto en Nederlando. Nederlando rifuzis al li restadpermeson. Sed ankaǔ el Utreĥto Sison sin plu engaĝadis por la rajtoj de malriĉuloj kaj subprematoj. Interalie ekde la starto en 1986 li estas la ĉefa konsilisto ĉe la pactraktadoj inter la Filipina registaro kaj la Nacia Demokratia Fronto, la Filipina liberiga movado. En tiuj traktadoj, ankaǔ pro la penadoj de Sison, oni konkludis interkonsentojn por atingi strukturajn ŝanĝojn kaj daǔripovan pacon. Eǔropa Unio dufoje sendis gratulojn pro tiuj rezultoj.

Multon li signifis por la pactraktadoj. Tiuj traktadoj gravas por forigi la internajn konfliktojn en Filipinoj. Gravaj kaǔzoj de la konfliktoj estas la premaj malriĉeco, senlaboreco, koruptado, misfunkciado de justico, homrajtaj lezoj, konfliktoj pri terproprieto kaj uzado de teraj riĉaĵoj, enmarĝenigo de indiĝenaj komunumoj kaj manko pri respekto kaj agnosko al prapatraj teritorioj kaj la rajtoj de la indiĝena loĝantaro. La intertraktojn dum la regado de la prezidanto Duterte la registaro unuflanke ĉesigis.

La Nederlanda registaro neniam kore akceptis Sison, ne havigis al li azilon. En aǔgusto 2002 oni stampis Sison “teroristo”, unue deflanke de Usono, kaj post kelkaj tagoj la Nederlanda registaro. Abrupte li eniris la “teroristan liston” de Eǔropa Unio. Nur post sep jaroj surbaze de verdikto de la Eǔropa Kortumo de la 30-a de septembro 2009 la nomo de Sison estis forigita el la listo de teroristoj. Du jarojn antaǔe, la 28-an de aǔgusto 2007, oni maljuste lin arestis suspekte ke li el Nederlando elkovis du murdatencojn. Iom pli ol du semajnojn poste li tamen estis liberigita, ĉar mankis sufiĉaj pruvoj por daǔrigi la areston.

esperantigis: Rob Moerbeek

Willem Pluvivas en nia Koro, Neniam Mortonte

Vojsigno de espero, kuraĝo kaj forto por tiuj, kiuj subpremate senvoĉas en mizero.

Gazeta novaĵo 3 julio 2022, Amsterdamo.

Antaŭ dek jaroj oni murdis Willem Geertman. Willem de 1977 senlace laboris por laboristoj, kamparanoj kaj indiĝenaj popoloj. Li aktive engaĝis sin en iliaj laboraj kaj agraj rajtoj kaj la problemoj de medioprotektado. Li helpis la indiĝenojn kaj kamparanojn defendi siajn rajtojn. Viro, kiu aktivis apoge al la malriĉaj loĝantoj por doni al ili honestan ŝancon por hominda ekzistado.

Sep jarojn post la murdo, la 1-an de julio 2019 en la juĝejo de San Fernando suspektita lu-murdisto estis konstatita kulpa kaj kondamnita al dumviva prizonrestado.

La komisiinto, tre verŝajne devena el la potencaj elitoj, plu iras libere. Sed dum parencoj, amikoj,aliĝintoj kaj la publiko alvokadas por justeco, la lezantoj de homaj rajtoj restas iutage alvokotaj antaŭ la juĝistojn.

Herman, la frato de Willem, ĉagreniĝas pri la morto de sia frato kaj ke multajn jarojn post lia morto daŭras la sama maljustaĵo. "Por defendantoj de la naturo kaj de la agraj kaj homaj rajtoj estas malsekure. Oni rigardas ilin kiel komunistojn; ili ne estas arestataj kaj ne ricevas honestan proceson. Nun devus halti la murdado. Li memorigas eldiraĵon de Dom Helder Camara: "Kiam mi donis manĝon al la malriĉuloj, oni nomis min sanktulo. Kiam mi demandis: "Kial la malriĉuloj havas nenion por manĝi?", oni nomis min komunisto... Se helpi malriĉulojn estas krimo, mi konfesas kulpon.'

Dum la memorkunveno la 15-an de julio 2012 en Amsterdamo filipina migranto direktis al Willem la belajn vortojn: "Ni volonte dankas vin pro ĉio, kion vi kundividis kaj pro la inspiro, kiun vi donis al ni." Ŝi citis Thomas Campbell: "Vivi en la koro de posteuloj ne estas morti."

Kun vi ni daŭre celas la bonfarton de la homoj, naturkonservadon kaj justecon.

Pli detale pri Willem Geertman: https://www.nefiso.nl/berichten/?post=zijn-dood-was-niet-het-einde&category=willem-geertman.

esperantigis: Rob Moerbeek

Startas la Proceso pri la Murdo al Nederlanda Vivmedia Aktivulo

'La motivo malantaŭ la murdo estas politika',
deklaras la Fratulino Cecilla Ruiz el Karapatan

verkis Janess Ann J. Ellao
Bulatlat.com

MANILO - La juĝafero rilate la murdon al la nederlanda misiisto kaj vivmedia aktivulo Willem Geertman fine, pli ol du jarojn post lia morto, startis la pasintan 19-an de novembro. La proceso okazas en la kortumo de San Fernando.

La Fratulino Cecille Ruiz de la homrajta organizaĵo Karapatan-Centra Luzon estis la unua atestanto priaŭskultata.

Nur unu el la kvar suspektatoj, Marvin Maran Muguid, estas provizore detenata en la provinca prizono en Pampanga. Muguid estis arestita en marto en (la filipina) Mexico en Pampanga. Oni lin arestis pro ŝtelo, sed la polico memoris ke li estas ankaŭ unu el la du suspektatoj pri la murdo al Geertman.

Legu pli…

Intervjuo kun Jose Maria Sison

Ni demandis Jose Maria Sison kion implicas troviĝi en la Usona Terorlisto

Dorien Dierx, la 6-an de novembro 2013
Origina artikolo: http://www.vice.com/

Jose Maria Sison en 1968 fariĝis la unua prezidanto de la komunista partio de Filipinoj (CPP) kaj jaron poste kun aliaj komunistoj fondis la Novan Popolan Armeon (New People’s Army, NPA). Ĉi tiu gerila movado ĝis la hodiaŭa tago per armitaj atakoj provas ekigi revolucion de laboristoj. Por tion realigi ĝi batalas precipe kontraŭ la registaro, grandbienuloj kaj la ĉeesto de eksterlandaj entreprenoj en Filipinoj.

Legu pli…

Ĉu vi scias?

Filipinoj kritike Traesploritaj

Marc Vandepitte, 19 november 2013

Naturkatastrofoj stimulas la imagon kaj vekas kompaton. Tamen Filipinojn jam de multaj jaroj trafas senĉesaj socialaj, politikaj kaj ekonomiaj katastrofoj. Teksto kaj komento de Marc Vandepitte

Por rompi la potencon de la terposeda nobelaro kaj konstrui barilon kontraŭ la antaŭenmarŝanta komunismo, Usono post la Dua Mondmilito efektivigis drastajn agrarajn reformojn en Japanio, Sudkoreio kaj Tajvano kaj injektis amason da kapitalo en tiujn landojn.[1] En la Filipinoj tio evidente ne necesis. Tial la duonfeŭda strukturo restis preskaŭ netuŝita.

Legu pli…

Internacia Konferenco pri Homaj Rajtoj kaj Paco en Filipinoj

19 - 21 julio 2013 okazos en Filipinoj ‘Internacia Konferenco pri Homaj Rajtoj kaj Paco’. La organizado estas en la manoj de Internacia Kunordiganta Komitato por Homaj Rajtoj en Filipinoj (ICCHRP), Alianco de Homrajtorganizoj ‘Karapatan’ kaj Ekumena Voĉo por Homrajtoj kaj Paco (Ecuvoice).

Antaŭ la konferenco oni organizos Internaciajn Solidarecmisiojn (ISM) en regionoj en kiuj homaj rajtoj estas ege malobservataj. Unu el tiuj regionoj troviĝas en Centra Luzon, kie Willem Geertman estis laboranta. Depost 1977, kun interrompo de 9 jaroj, Willem estis engaĝita kun Filipinoj, kie li batalis kun la kamparanoj por iliaj rajtoj.

Legu pli…