Internacia Konferenco pri Homaj Rajtoj kaj Paco en Filipinoj
19 - 21 julio 2013 okazos en Filipinoj ‘Internacia Konferenco pri Homaj Rajtoj kaj Paco’. La organizado estas en la manoj de Internacia Kunordiganta Komitato por Homaj Rajtoj en Filipinoj (ICCHRP), Alianco de Homrajtorganizoj ‘Karapatan’ kaj Ekumena Voĉo por Homrajtoj kaj Paco (Ecuvoice).
Antaŭ la konferenco oni organizos Internaciajn Solidarecmisiojn (ISM) en regionoj en kiuj homaj rajtoj estas ege malobservataj. Unu el tiuj regionoj troviĝas en Centra Luzon, kie Willem Geertman estis laboranta. Depost 1977, kun interrompo de 9 jaroj, Willem estis engaĝita kun Filipinoj, kie li batalis kun la kamparanoj por iliaj rajtoj.
La organizoj alvokas vin subteni la laboron por vera demokratio kaj justa paco. Ili invitas vin partopreni en la homrajta misio kaj konferenco. Se vi havos la eblon partopreni ni volonte sciiĝos. Laŭmende ni sendos al vi la inviton, la programon kaj aliĝformularon.
Fundamenta Ideo
Manilo, 19a – 21a de julio 2013
Prezidento Benigno Simeon 'Noynoy' Aquino la 3a, la filo de eksprezidentino Cory Aquino kaj de Benigno Aquino (kiu estis murdita de la diktatoro Markos), estas nun prezidento dum du jaroj. Dum lia regado la kulpuloj de malobservoj de homrajtoj, faritaj sub lia antaŭulo prezidento Gloria Macapagal-Arroyo, neniam estas punitaj. Ni male vidas novan plimultiĝon de politikaj murdoj, malaperigoj kaj aliaj malobservoj de homrajtoj kontraŭ senkulpaj civitanoj.
Sub Aquino la filipina homrajta organizo Karapatan dokumentis ĝis la 30-a de oktobro 2012 jam 129 politikajn murdojn, 12 malaperojn, 72 kazojn de torturado, 467 kontraŭleĝajn arestojn kaj pli ol 30 000 viktimojn de devigitaj evakuadoj en kamparaj vilaĝoj. Laŭ la datumoj montriĝas, ke la nombro de malobservoj de la homrajtoj kreskadas. Organizoj por homrajtoj diras ke tio estas kaŭzita de la kontraŭribela plano 'Oplan Bayanihan' de la registaro de Aquino.
En 1986 okazis eksplodo de optimismo rilate al ŝanĝoj. La Popola Potenco, nome insurekcio kontraŭ la diktaturo de prezidento Markos, estis spronita de sopiro al politika kaj ekonomia demokratio. Bedaŭrinde la akra malegaleco en la sociekonomia potenco ne ŝanĝiĝis kaj la situacio de amara mizero kaj politika subpremo daŭras. Vera agrikultura reformo, ekonomia disvolvo kaj socia justeco restas revo por la plejparto de la loĝantaro.
Pro la daŭra malriĉeco kaj senagreco, pligrandiĝanta senlaboreco, la nesufiĉaj aŭ eĉ tute mankantaj socialaj servoj, socia malkontenteco kaj agitado estas konstanta fenomeno en Filipinoj. El la homrajta monitoro evidentiĝas ke homoj kiuj kuraĝe laboras por homrajtoj, protektado de la vivmedio, sociekonomiaj plibonigoj, veraj demokratio kaj paco, estas la celo de la malobservoj de la homaj kaj civitanaj rajtoj. Kulpuloj ne estas punataj. Regas kulturo de senpuneco. Ĝuste kiel sub Markos eksterlandanoj ne estas indulgataj.
La itala pastro Fausto Tentorio, kiu dividis sian duonan vivon kun mizeraj senagraj kampuloj kaj indiĝenaj popoloj, estis murdita la 17-an de oktobro 2011. Li starigis alfabetigajn kursojn kaj sanprogramojn kaj estris 80 instituciojn por dumtaga helpo al indiĝenaj popoloj kaj kampuloj en Norda Kotobato. Li estis tre amata de ili pro sia sincera kaj neŝajnigata solidareco kun ilia afero. La loka komunumo suspektas, ke li estis murdita pro sia rezisto kontraŭ la minado.
La 3-an de julio Willem Geertman estis pafmortigita. Li dediĉis sin al la rajtoj de la kampara loĝantaro: rajto pri agro, eduko, sanzorgo, sekura vivmedio kaj partopreno en la decidopovo. La lastajn 4 jarojn Willem estis direktoro de Alay Bayan, organizo por kriza helpo ĉe katastrofoj. Li batalis kun la malriĉaj kampuloj kontraŭ la progresanta minado kaj arbohakado, kiuj difektas la vivmedion. La polico supozas rabomurdon. Lokaj organizoj konjektas politikan motivon. Ĉi lasta estas la firma konvinko de la familio kaj amikoj de Willem.
Tamen, neniu ajn subpremo rompos la sindediĉon de la loĝantaro. Ili laborados por justa kaj daŭra paco en la lando. Ili scias ke ili ne estas solaj en tio. Ili apelacias al siaj eksterlandaj amikoj kaj la eksterlandaj samlandanoj por subteni la laboron por vera demokratio kaj justa paco. Ili invitas ĉiujn partopreni en la 'Internacia Konferenco pri Homrajtoj kaj Paco en Filipinoj' kaj aktive partopreni en la daŭrigo kaj plivastigo de la internacia homrajta kampanjo.