Startas la Proceso pri la Murdo al Nederlanda Vivmedia Aktivulo

'La motivo malantaŭ la murdo estas politika',
deklaras la Fratulino Cecilla Ruiz el Karapatan

verkis Janess Ann J. Ellao
Bulatlat.com

MANILO - La juĝafero rilate la murdon al la nederlanda misiisto kaj vivmedia aktivulo Willem Geertman fine, pli ol du jarojn post lia morto, startis la pasintan 19-an de novembro. La proceso okazas en la kortumo de San Fernando.

La Fratulino Cecille Ruiz de la homrajta organizaĵo Karapatan-Centra Luzon estis la unua atestanto priaŭskultata.

Nur unu el la kvar suspektatoj, Marvin Maran Muguid, estas provizore detenata en la provinca prizono en Pampanga. Muguid estis arestita en marto en (la filipina) Mexico en Pampanga. Oni lin arestis pro ŝtelo, sed la polico memoris ke li estas ankaŭ unu el la du suspektatoj pri la murdo al Geertman.

La alia suspektato, la pafinto, identigita kiel Harold de la Cruz, ankoraŭ estas libera. Kvar pliaj suspektatoj daŭre ne estas konataj.

Geertman, la direktoro de Alay Bayan Luzon Inc., estis pafmortigita la 3-an de julio 2012 antaŭ sia oficejo en Telabastagan en San Fernando. La suspektatoj, du viroj sur motorciklo, lin sekvis ekde la banko al lia oficejo. Tie la pafonto devigis lin genui kiel por ekzekuto kaj trapafis lian okcipiton.

La suspektatoj kunprenis lian tekon kun la mono ĵus elprenita el la banko por la projektaj fondusoj.

Post kvin monatoj la kortumo en San Fernando deklaris ke la suspektatoj estos persekutitaj pro rabo kun murdo.

La partnerino de Geertman, Maria Aurora Santiago, apelaciis kontraŭ tiu decido ĉe la ministro pri justico.

En intervjuo kun Bulatlat.com Ruiz diras, ke ŝia atesta deklaro estas certa pruvo, ke la murdo al Geertman ne estas simpla rabomurdo. 'La motivo malantaŭ la murdo estas politika', ŝi aldonis.

Misiisto

'Ni ne vivis en monaĥejo. Kiel misiistoj ni havis aliajn proprajn manierojn integriĝi kun la kamparanoj', rakontis Ruiz.

De 1979 ĝis 1999 Ruiz kaj Geertman apartenis al la misiistoj kiuj kunlaboris kun la kamparanoj en Aurora. Ruiz diris, ke ili helpis la kamparanojn diversmaniere, ekde la plantado ĝis la rikoltado kaj la plenumado de soci-ekonomiaj projektoj.

Ruiz estis la direktoro de Alay Bayan. Kiam ŝi foriris al Karapatan, ŝian taskon transprenis Geertman. Kvankam ili ne plu firme kunlaboris, ili restis bonaj amikoj.

Ŝi rakontis ke foje Geertman konfidis al ŝi, ke li estas mortminacata kaj persekutata, eĉ stampita kiel 'ruĝa' de la polico. Laŭ li, ili opinias lin 'komunisto kaj mortigenda.' Tion diris Ruiz pri unu el la minacoj al li.

Ŝi diris ke la vojo al justo ankoraŭ longe ne estas videbla.

Demandite, ĉu ŝi kredas ke la juro triumfos, ŝi diris ke 'sub la reganta sistemo ĝi estas malfacile atingebla. Sed ni restas optimismaj. Jursistemon ni havas, sed ni ne plene fidu ĝin. Daŭre estas amasa movado kiu devos nin proksimigi al justeco.'

Esperantigis: Rob Moerbeek.

Ligo al la (angla) originalo: http://bulatlat.com/.