Ĉu vi scias?

Filipinoj kritike Traesploritaj

Marc Vandepitte, 19 november 2013

Naturkatastrofoj stimulas la imagon kaj vekas kompaton. Tamen Filipinojn jam de multaj jaroj trafas senĉesaj socialaj, politikaj kaj ekonomiaj katastrofoj. Teksto kaj komento de Marc Vandepitte

Malvarma Milito kaj agrara reformo

Por rompi la potencon de la terposeda nobelaro kaj konstrui barilon kontraŭ la antaŭenmarŝanta komunismo, Usono post la Dua Mondmilito efektivigis drastajn agrarajn reformojn en Japanio, Sudkoreio kaj Tajvano kaj injektis amason da kapitalo en tiujn landojn.[1] En la Filipinoj tio evidente ne necesis. Tial la duonfeŭda strukturo restis preskaŭ netuŝita.

Nuntempe la ekonomio estas preskaŭ komplete regata de kelkdekoj da familioj. Ili proprietas grandan parton de la terkulturejoj kaj ankoraŭ havas monopolan pozicion pri la importado kaj multe da servoj. La dek plej riĉaj familioj posedas kvinonon de la malneta nacia produkto, la kvardek plej riĉaj familioj posedas tri kvaronojn el ĝi. Tio estas la plej ekstrema divido en Azio.[2] Kontraŭe, sepdek procentoj de la kamparanoj estas sen-agraj.

Nuntempe la ekonomion preskaŭ komplete regas kelkdek familioj. Sepdek procentoj el la kamparanoj estas sen-agraj.

Dum la Malvarma Milito la landon prirabis precipe prezidanto Markos. Per fera mano li regis de 1965 ĝis 1986. Sub lia diktatoreco estis murditaj minimume 3.300 homoj, torturitaj 35.000. Ĝis mallonge antaŭ sia detroniĝo li ĝuis la plenan apogon de prezidanto Ronald Reagan, kiu lin kalkulis inter la 'liberigaj batalantoj' en la lukto kontraŭ la komunismo.

Ekonomio

Pro la duonfeŭda strukturo preskaŭ mankis industriigo. La ekonomia evoluo estas absolute katastrofa. En 1950 la Malneta Nacia Produkto (MNP) por ĉiu enloĝanto en la Filipinoj estis 30 procentojn super tiu de Tajlando kaj 140 procentojn super tiu de Ĉinio.[3] Nun la ĉina MNP por ĉiu loĝanto 130 procente kaj la tajlanda 105 procente superas la filipinan.

Dekono de la MNP kune perlaboras filipinanoj laborantaj eksterlande. Tio koncernas dek milionojn da elmigrintoj el loĝantaro de naŭdek kvin milionoj.

La ekonomia malprospero speguliĝas en malaltegaj salajroj. En 2009 averaĝa filipinano monate perlaboris po 89 eŭrojn. En Ĉinio oni perlaboris tri-kaj-trionoblon kaj Tajlando du-kaj-trioblon.[4]

En 2009 averaĝa filipinano monate perlaboris po 89 eŭrojn. En Ĉinio oni perlaboris tri-kaj-trionoblon kaj en Tajlando du-kaj-trionoblon.

En Filipinoj oni apenaŭ pagas impostojn, nome nur 14,4 procentojn de la MNP. En la plimulto de la eŭropaj landoj la impostoj superas 40 procentojn. La imposta sumo ĉerpita de la Filipina registaro el minekspluado en 2011, reprezentis nur 0,61 procentojn de la tuto.

Neniaj impostoj signifas nenia redistribuo de la riĉaĵoj kaj ankaŭ nenia esenca servo fare de la ŝtato: per instruado, sanservo, infrastrukturo, teknologia evoluo...,

Sociala situacio

La malriĉeco abundas. Pli ol kvardek procentoj de la popolo devas sin vivteni per malpli ol po 1,48 eŭroj en tago. Dek ok procentoj devas sin savi per eĉ malpli ol 0,92 eŭroj. Tio estas ekstreme malaltaj sojloj. Por povi dece vivi en la Filipinoj necesas disponi minimume 104 pesojn en tago. Tio estas ekvivalento de 1,78 eŭroj transkalkulite laŭ la kurzo kaj 2,90 eŭroj en reala aĉetpovo. Deksep procentoj de la loĝantaro vivas sub tiu sojlo.

Pli ol kvardek procentoj de la popolo devas sin vivteni per malpli ol po 1,48 eŭroj en tago. Dek ok procentoj devas sin savi per eĉ malpli ol 0,92 eŭroj.

La lando elspezas rimarkinde malmulte por sanzorgo, apenaŭ 1,3%-oj de la MNP. En la cetera Orienta Azio tio atingas preskaŭ la duoblon, nome 2,5%-ojn. Nehazarde la lando pintas rilate privatigon de la sanzorgo.

Unu el la sekvoj estas alta infanmortado, 25 elmiloj (0,25%) de la infanoj ne ĝisvivas la kvinan vivjaron. En Ĉinio tio estas preskaŭ duone malpli, nome 0,15%. En la cetero de Orienta Azio ĝi estas 0,20%. Se la Filipinoj havus la saman mortokvanton de infanoj kiel Ĉinio, jare mortus po 24.000 malpli da infanoj. Tio estas okoblo de la viktimaro pro la uragano Haiyan.

Se la Filipinoj havus la saman mortokvanton de infanoj kiel Ĉinio, jare mortus po 24.000 malpli da infanoj. Tio estas okoblo de la viktimaro pro la uragano Haiyan.

En la lasta trideko da jaroj la sociala situacio apenaŭ pliboniĝis. La Homevolua Indekso kreskis apenaŭ 17%-ojn. En la cetera Orienta Azio tio estis 58% kaj en Ĉinio eĉ 72%. Inter 2006 kaj 2011 la patrinmortado kreskis per pli ol triono.

Politika situacio

Teorie la Filipinoj estas demokratio. Estas liberaj elektoj kun pluraj partioj, estas liberaj sindikatoj kaj ekzistas ĵurnalisma libereco. [5]. Tamen ĝi estas iel stranga demokratio. Depost 2008 estis murditaj 64 ĵurnalistoj. Mondskale Filipinoj tiurilate staras pinte, sekvate de Pakistano (58), Meksiko (53), Irako (44), Somalio (39) kaj Hindio (36).
Krome inter 2001 kaj 2007 pli ol 800 aktivistoj estis senvivigitaj. Depost 2008 estis murditaj 64 ĵurnalistoj. La Filipinoj tiurilate staras pinte, sekvante de Pakistano (58), Meksiko (53), Irako (44), Somalio (39) kaj Hindio (36).

Depost 2008 estis murditaj 64 ĵurnalistoj. La Filipinoj tiurilate staras pinte, sekvate de Pakistano (58), Meksiko (53), Irako (44), Somalio (39) kaj Hindio (36).

Ankaŭ en la 3 jaroj sub la nuna prezidanto Benigno Aquino jam estis raportitaj 140 politikaj murdoj. La Internacia Federacio por Homaj Rajtoj informas ke torturado kaj mistraktado de suspektataj 'teroristoj’ larĝe disvastiĝis.

Filipinoj havas vastan kaj dinamikan popolmovadon kun disbranĉiĝoj en ĉiuj sociaj segmentoj kaj aktivan en la tuta insularo. Bayan, ekestinta en la lasta periodo de la batalo kontraŭ la diktatoro Marcos, estas la plej konata, kupola popolorganizaĵo.

En Filipinoj ankaŭ jam preskaŭ 45 jarojn aktivas subtera revolucia movado, kiu gerilas en la kamparo per la Nova Popola Armeo (NPA). Tiu proklamis pafĉeson post la tajfuno Haiyan kaj aktivas por helpado al viktimoj.

Ĉu militista aŭ humaneca helpo?

Ĝis la fino de la 19-a jarcento Filipinoj estis hispana kolonio. Post iu milito ili perdis la landon al Usono, samkiel Kubon. La lando iĝis kolonio de Usono ĝis la sendependiĝo en 1946. Ĝis 1992 Usono havis du grandajn militbazojn en la lando. Post popola protesto ili devis tiujn forlasi.

En 1999 pluraj novaj militismaj laborakordoj estis konkluditaj inter Usono kaj Filipinoj. Ekde tiam la du landoj ĉiujare okazigas militistajn ekzercojn.

Kadre de la ĉirkaŭbarado de Ĉinio en la lastaj jaroj Usono plialtigas sian militan ĉeestadon en Pacifiko. Tiucele ĝi fortigis sian militan ĉeeston en Aŭstralio kaj Kokosaj Insuloj.

Nun ili provas atingi la saman en, interalie, Filipinoj. Ekde la lasta septembro viglas interparoloj en Manilo pri nova milita kunlabora ligo. Ĝi enhavu interalie ke okazu pliaj komunaj pormilitaj ekzercoj kaj ke Usono povu utiligi la militajn facilaĵojn de la Filipinoj. Tiumaniere ĝi praktike disponus permanentan pormilitan ĉeeston en la Filipinoj.
Ĉe la filipina loĝantaro aliflanke regas forta kontraŭ-usona sentimento. La tajfuno Haiyan okazis por Usono en oportuna momento. La humana helpo sendita de Vaŝingtono povas helpi mildigi la kontraŭusonan senton. Unu mortas, alia komfortas...

La tajfuno Haiyan okazis por Usono en oportuna momento. La humana helpo sendita de Vaŝingtono povas helpi mildigi la kontraŭusonan senton.

Notoj:

1. J. Studwell, ‘Kiel funkcias Ĉinio. Sukceso kaj Malsukceso en la plej Dinamika Regiono de la Mondo’, Novjorko 2013, 1a ĉapitro.
2. La 40 plej riĉaj familioj en Tajlando enpoŝigas 34%; en Malajzio 6% kaj en Japanio 3%.
3. A. Maddison, 'La Monda Ekonomio. Perspektivo Miljara’, OEKD 2001, p. 304.
4. Fonto: http://www.economist.com/node/16953208. Se esprimi la salajrojn en $PPP, la proporcioj estas respektive 2,4 kaj 1,7. http://1-million-dollar-blog.com/average-monthly-salary-for-72-countries-in-the-world/.
5. Laŭ la Ekonomista Informa Unuo la lando eĉ akiras tre bonajn rezultojn por civitanaj liberecoj. Inter entute 167 landoj ĝi okupas 31-an rangon. http://www.eiu.com/Handlers/WhitepaperHandler.ashx?fi=Democracy-Index-2012.pdf&mode=wp&campaignid=DemocracyIndex12.

Fonto: http://www.dewereldmorgen.be/