December 2022

Forpasis Piliero de la Liberiga Movado Jose Maria Sison


Senlace Sison laboris por nacia libereco, homaj rajtoj, socia justeco kaj daǔripova justa paco en Filipinoj!

NFS Gazetara novaĵo / Amsterdamo, la 17-an de decembro 2022

Prof. José Maria Sison hieraǔ ĉirkaǔ la 13h40 forpasis post dusemajna restado en malsanulejo en Utreĥto. Li atingis 83-jaran aĝon.

La Nederlanda-Filipina Solidarmovado (NFS) kondolencas liajn edzinon Julia, familion, amikojn kaj kunbatalantojn pri la forpaso de José Maria Sison, dum memoroj pri lia engaĝiĝo por daǔripova kaj justa paco en Filipinoj multajn inspirados.

Sison meritas grandan respekton. En la momento de sia forpaso li ankoraǔ estis konsilisto de la pactraktadoj kaj emerita prezidanto de International League of Peoples Struggle (ILPS: Internacia Ligo por Popola Luktado).

La tutan vivon li kun granda sindediĉo sin engaĝis por fari Filipinojn kaj la mondon iom pli bona kaj humana. Pro siaj akraj analizoj pri la politikaJ kaj ekonomiaJ okazaĵoj en sia lando kaj tutmonde, potenculoj lin ne ŝatis. Bonŝance triumfis la justica juro kaj ĉiu provo lin diskvalifikigi kiel teroriston fiaskis.

José Maria Sison estis profesoro ĉe la Universitato de Filipinoj. Li estis konsternata de la ekstrema malriĉeco de la Filipinaj laboristoj kaj kamparanoj, kaj decidis sin engaĝi por justa socio. En 1968 li kunfondis la Komunistan Partion de Filipinoj. Sub la diktatoreco de Marcos li estis devigita agi kaŝvive, samkiel multaj kiuj volis plu defendi la rajtojn de la senagraj kamparanoj kaj la laboristoj. Fine oni lin arestis, torturis kaj malliberigis por preskaǔ naǔ jaroj. En 1986 la diktatoro Marcos estis forpelita kaj Sison liberiĝis.

Dum unu el liaj eksterlandaj vojaĝoj por universitataj prelegoj la Filipina registaro nuligis lian pasporton. De tiam li vivis kiel politika rifuĝinto en Nederlando. Nederlando rifuzis al li restadpermeson. Sed ankaǔ el Utreĥto Sison sin plu engaĝadis por la rajtoj de malriĉuloj kaj subprematoj. Interalie ekde la starto en 1986 li estas la ĉefa konsilisto ĉe la pactraktadoj inter la Filipina registaro kaj la Nacia Demokratia Fronto, la Filipina liberiga movado. En tiuj traktadoj, ankaǔ pro la penadoj de Sison, oni konkludis interkonsentojn por atingi strukturajn ŝanĝojn kaj daǔripovan pacon. Eǔropa Unio dufoje sendis gratulojn pro tiuj rezultoj.

Multon li signifis por la pactraktadoj. Tiuj traktadoj gravas por forigi la internajn konfliktojn en Filipinoj. Gravaj kaǔzoj de la konfliktoj estas la premaj malriĉeco, senlaboreco, koruptado, misfunkciado de justico, homrajtaj lezoj, konfliktoj pri terproprieto kaj uzado de teraj riĉaĵoj, enmarĝenigo de indiĝenaj komunumoj kaj manko pri respekto kaj agnosko al prapatraj teritorioj kaj la rajtoj de la indiĝena loĝantaro. La intertraktojn dum la regado de la prezidanto Duterte la registaro unuflanke ĉesigis.

La Nederlanda registaro neniam kore akceptis Sison, ne havigis al li azilon. En aǔgusto 2002 oni stampis Sison “teroristo”, unue deflanke de Usono, kaj post kelkaj tagoj la Nederlanda registaro. Abrupte li eniris la “teroristan liston” de Eǔropa Unio. Nur post sep jaroj surbaze de verdikto de la Eǔropa Kortumo de la 30-a de septembro 2009 la nomo de Sison estis forigita el la listo de teroristoj. Du jarojn antaǔe, la 28-an de aǔgusto 2007, oni maljuste lin arestis suspekte ke li el Nederlando elkovis du murdatencojn. Iom pli ol du semajnojn poste li tamen estis liberigita, ĉar mankis sufiĉaj pruvoj por daǔrigi la areston.

esperantigis: Rob Moerbeek