Intervjuo kun Jose Maria Sison

Ni demandis Jose Maria Sison kion implicas troviĝi en la Usona Terorlisto

Dorien Dierx, la 6-an de novembro 2013
Origina artikolo: http://www.vice.com/

Jose Maria Sison en 1968 fariĝis la unua prezidanto de la komunista partio de Filipinoj (CPP) kaj jaron poste kun aliaj komunistoj fondis la Novan Popolan Armeon (New People’s Army, NPA). Ĉi tiu gerila movado ĝis la hodiaŭa tago per armitaj atakoj provas ekigi revolucion de laboristoj. Por tion realigi ĝi batalas precipe kontraŭ la registaro, grandbienuloj kaj la ĉeesto de eksterlandaj entreprenoj en Filipinoj.

Kiel elstara komunisto Sison en la pluvarbaroj de la provinco Isabelo batalis kontraŭ la tiutempe reganta reĝimo en Filipinoj. En 1977 li estis arestita, mallonge post kiam la generalo Ferdinand Marcos alprenis la potencon. Sekve Sison malaperis en karceron por preskaŭ naŭ jaroj. Pri ĉi tiu prizona periodo li verkis libron kaj ekturneis tra la mondo por alparoli la publikon. Post mia alveno en Nederlandon oni diris al li ke lian pasporton la prezidento Aquino malvalidigis, post kio li ĉi tie petis azilon. De tiam li loĝas en Nederlando kiel politika rifuĝinto.

Usono kun sia severa kontraŭterorisma politiko, insiste petite de Filipinoj, metis kaj CPP kaj NPA sur la liston de teroristaj organizaĵoj. Post unu jaro en 2002 ankaŭ la nomo de Sison aperis sur la usonan terorliston. Mallonge poste sekvis ankaŭ la eŭropa terorlisto. De tiu momento Sison oficiale estis teroristo. Dume oni forigis lin de la eŭropa listo, sed daŭre li troviĝas sur la usona. Ĉar mi scivolis kion implicas troviĝi sur terorlisto, mi vizitis Sison en lia loĝloko Utreĥto.

VICE: Saluton, s-ro Sison. Kio precize okazas, kiam ies nomo aperas sur terorlisto?

José María Sison: Multe. 24 horojn post kiam oni enskribis mian nomon sur la usonan terorliston, mi estis en Albert Heijn (granda vendejo) kaj ne povis pagi miajn aĉetaĵojn. Laŭ la ekzemplo de Usono ankaŭ Eŭropo metis mian nomon sur la nigran liston, do ĉiuj miaj bonhavoj estis blokitaj. De tiam mi staris preskaŭ sur ĉiuj imageblaj okcidentaj terorlistoj.

Kial oni frostigis viajn bonhavojn?

La terorlisto celas interalie preventi financajn transakciojn inter teroristoj. La sola monprovizo havata devenas de la nederlandaj aŭtoritatoj. Mia pensio, monata elpago, ĉiaj tiaĵoj. Mi do neniel havas sufiĉe da mono por renversi registaron. Ĝi estas absurda aranĝo.

Absurda, sed ĉu prava?

Kiel prezidanto de la centra komitato de CPP mi kunfondis la Novan Popolan Armeon. Oni kulpigas min ke mi estras la du organizaĵojn kaj restis en prizono dum preskaŭ jardeko. Nun jam dum 36 jaroj mi ne vidis gerilfronton kaj dum pli ol 25 jaroj ne tuŝis filipinan teron. Jes, NPA en la sudo de Filipinoj jam multajn jarojn batalas kontraŭ la registaro kaj eksterlandaj entreprenoj, sed mi neniel povas estri tiujn organizaĵojn.

Kiamaniere la nigra listo influas vian vivon?

De la momento, kiam mia nomo aperis sur la eŭropan terorliston, oni ne nur blokis miajn bonhavojn, sed ankaŭ mi ne plu rajtis je miaj elpagoj kaj pensio. La €4000 ricevitajn dum la jaroj mi devis senprokraste repagi. Labori mi kiel ajn ne rajtis, do mi povis neniel min vivteni. Mi devis redoni mian loĝejon. Feliĉe mia edzino havas nederlandan pasporton. Do mi rapide transskribigis la domon sur ŝian nomon. Neniam mi ŝin forlasis, timante senhejmulan ekzistadon. Mi sukcesis konservi nian geedzecon.

Ĉu iam ajn vi ekbatalis kontraŭ la terorlisto?

Jes, leĝe. Sekrete mi ricevis sugeston de amiko, kies nomon mi ne mencias. Eĉ Bin Laden ricevis de UN la financan rajton fari la vivesencajn elspezojn, por aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Seria murdisto kondamnita al elektrumo ricevas manĝon dum la tagoj antaŭ ol eksidi sur la mortoseĝon. Mi ricevis nenion kaj mian etan ŝparaĵon mi ne povis atingi. Mia advokato min asistis kaj sin turnis kun tiu argumento al la tribunalo. Sed la tribunalo decidis neglekti tiun argumenton kaj do mi pli malbonŝancis ol Bin Laden. Kvankam, oni ja amase lin persekutadis.

Kiel vi travivis tiun senmonan periodon?

Bonaj amikoj min helpis startigi kampanjon, el kiu cetere eĉ nun restas al mi multaj naciaj kaj internaciaj fanoj. La ĉefepiskopo de Utreĥto, Joris Vercammen, sianome malfermis konton al kiu oni povas donaci. Mi povis prunti monon de amikoj kaj oni regule min invitis por paroladi. Por tio mi estis pagata, kvankam kaŝe. Homoj min kompatantaj enŝovis monbiletojn al mi en la manon. Damne malfacilas vivo senmona en kapitalista socio.

Vi sonas kiel bravulo, sed ĉu vi ne ete timis pri tiu troabunda teroro en via vivo?

Timon mi ne konas. Kiam minacas danĝero, mia nervaro paraliziĝas kaj ekregas la cerbo. Minacon kaj danĝeron mi spertis dum jaroj. Kiel agitanto mi jam dum mia student-aĝo estis kontrolita. Multajn jarojn mi kuŝis sub la verdaĵo de la egaj arbaroj de Filipinoj por batali kontraŭ la tiama reganta reĝimo. Preskaŭ jardekon mi estis detenata en prizono de Manilo kie oni torturis min. Ne tiom baldaŭ oni min ekscitas.

Kiel reagis via familio?

Kompreneble ili maltrankviliĝis, sed la familio rigardas min kiel historian figuron. Laŭ mia patrino mi neniam sciis kio ekonomie bonutilas por mi. Ili de tempo al tempo sendis al mi monon por pantranĉo kun fromaĝo.

Ĉu vi ja rajtis forlasi Nederlandon?

Mia pasporto eksdatiĝis antaŭ nombro da jaroj. De kiam mi troviĝas sur la nigra listo, mi ne plu povis peti novan pasporton. Nur provizoran permesilon mi ricevis, kiam mi devis vojaĝi pro juĝaferoj. Tiu malvalidiĝis tuj post la verdikto. Kiam mia patrino estis enterigota en Losanĝeleso, Nederlando permesis al mi iri, sed Usono rifuzis akcepti min en la landon. Mi ankaŭ regule ricevis invitojn paroladi en eksterlandoj, sed tiujn mi devis rifuzi. Tio naŭzas min daŭre.

Post sep jaroj via nomo fine estis forigita el la eŭropa terorlisto, kial?

Mi gajnis proceson kiun mi iniciatis. La eŭropa tribunalo kredis, ke mi neniel povis estri CPP aŭ NPA. Precipe ĉar tiom longe mi estis detenata prizone kaj jam longe ne estis en Filipinoj. Usono male estas malsama afero. Ĝia kontraŭterora politiko estas multe pli rigora, eblas kvalifiki ĝin bizara. Ili bezonas pli da pruvaĵoj por min absolvi. Mia elstara rolo en kritikado al Usono en tio certe ne favoras miajn ŝancojn.

Ĉu tamen alportis malpezigon ke vi malaperis de la eŭropa listo?

Mi ĝojegis kiam mi ricevis inviton paroladi en Anglio en eminenta universitato. Fine mi povas aprobi, mi pensis. Sed tamen la brita enmigrada servo sciigis ne enlasi min.

Sed via nomo do malaperis de la eŭropa terorlisto?

Jes, sed eble oni ankoraŭ rigardas min kiel minacon. Aŭ eble ili ne volas bruski Usonon. Fakte mia sorto nur plimalboniĝis, de kiam oni forstrekis mian nomon sur la eŭropa terorlisto. Mi ja rajtas uzi mian bankkonton, sed mankas al mi eĉ groŝo por enmeti. Mi turnis min al juĝejo por demandi kiam mi povas atendi miajn pension, elpagadon kaj sociajn provizojn. Sed laŭ ili mia proceso finiĝis kaj mi ne plu rajtas je ĝi. Iom bizare, ĉar antaŭ mia enskribo sur la liston mi estis agnoskita kiel politika rifuĝinto. Jam delonge mi ne plu procesis.

Do jam 25 jarojn vi loĝas en Nederlando, vi ne estas nederlandano, ne azilpetanto, vi malhavas restadpermeson kaj validan pasporton. Kial Nederlando ne translimigas vin?

Nederlando estas devigita min protekti surbaze de la tria artikolo de la eŭropa traktato pri la homaj rajtoj. Ĉar mi estas agnoskita kiel politika rifuĝinto Nederlando ne rajtas ellandigi min. Sed ĉar Nederlando ne volas riski la integrecon kaj kredindecon de la diplomatiaj rilatoj kun siaj aliancanoj, ĝi ankaŭ ne volas aljuĝi azilon al mi. Usono ankoraŭ ĉiam rigardas min kiel teroriston.

Ĉu iam ajn vi ricevis damaĝkompenson de EU?

La lezoj al miaj rajtoj ne estis sufiĉe seriozaj por responsigi la Eŭropan Komunaĵon kaj la karaktero de la afero estis tro unika. Tamen mi atendis pli malavaran geston de EU.

Ĉu ĉio ĉi alportis tamen ion pozitivan?

Ke mia konvinko batali kontraŭ ĉi tiu sistemo estas prava.

Dume s-ro Sison komencis novan proceson por ekhavi fremdulan pasporton. Siajn ŝancojn li ne alte taksas.